miércoles, 20 de febrero de 2019

Amikeco kaj gepatra lingvo...




Ekde la jaro 1969, ĉiu esperantisto scias ke en februaro okazas la "semajno de internacia amikeco", sub la devico "Amikeco trans limoj".


Tio okazas eĉ se la UN jam deklaris kiel TAGO DE AMIKECO la tago 30 de julio.


Amikeco estas vere grava afero, kiu apartenas al la kerno de la celo de la Universala Lingvo Esperanto kaj ĝia Movado.

Kaj certe ne bezonas "Facebook" por ĝia okaziĝo. 
Eĉ nun ni estas konvinkita ke Facebook estas vera kaptilo kaj friponaĵo, kie ni estis kaptita por esti kontrolita kaj alprofita laŭ kapitalisma sinteno. Tamen jam ni ne povas reveni malantaŭen. Do ni daŭrigas por ke almenaŭ la internacia lingvo estu konata kiel viva lingvaĵo.
21-a de Februaro 
TAGO DE LA GEPATRA LINGVO.

Feliĉe tiu ĉi tago okazas ĉiam dum nia semajno de amikeco, kaj ĝia graveco ne bezonas esti proklamita.


Ankoraŭ estas nekonata mistera afero kial la homaro havas tiom de diversaj lingvaĵoj,
Iom ŝajnas indiki la mitoj de la biblio kaj aliaj popolaj tradicioj. La afero estas ke niaj gepatraj lingvoj estas nia identeco kaj malfacilas la komprenon inter la popoloj. Eĉ se verŝane ne estas la diversaj lingvoj la ĉefa kialo de la militoj.

Ĉau kiu volus ke la homaro ne povu interkompreniĝi pli facile kaj vivi en paco kaj frata solidareco sur la planedo?

Neniu havas veran respondon al la demando. Eblas ke la afero estu "kosma leĝo" de la infinita diverseco de la kosma vivo. (Do momente sensolvo!)


Nia Zamenhof pensis ke komuna lingvo artefarita povu helpi iom al la homaro.


Nun tamen nia gran priokupiĝo estas ke la "gepatraj lingvoj" komencis malaperi rapide, antaŭ la fortego de la nunaj imperiaj lingvoj de la nuna "malcivilizacio" mem detruema de la.tuta planedo kaj ĝiajn vivantuloj...

Kiel helpi al la savo de la mulnombraj lingvoj de la planedo? Kiel eviti ĝiajn malaperojn? Kiel ni povus fari? Sufiĉas ke ĉiuj lingvo estu en "nuboj" de la cifereca mondo?


Verŝajne tia estas la celo de la nuna "UN-Tago de la gepatra lingvo". Pripensi iom pli da solvoj al la afero.
Almenaŭ en la sociaj retaroj ni klopodu memorigi la aferon.

Tralegu ankaŭ UEAN:
-https://uea.org/aktuale/komunikoj/2019/Universala-Esperanto-Asocio-Mesagxo-al-Unuigxintaj-Nacioj-kaj-Unesko-okaze-de-Internacia-Tago-de-la-Gepatra-Lingvo-21-februaro-2019

No hay comentarios.:

Publicar un comentario