miércoles, 27 de febrero de 2019

INDAS KE ESPERANTISTOJ INFORMIĜU.

Elliot Abrams, juddevena usonano
FEBR 28- 2019 
La malluma kariero de la usona speciala sendito en Venezuelo

Kiu estas Elliott Abrams ?

La anonco, fare de la usona ŝtatsekretario Michael Pompeo, pri la nomado de la novkonservativulo Elliott Abrams al la posteno de speciala sendito en Venezuelo, la 25-an de Januaro de la ĵusa Januaro, ne pasis nerimarkite. La gazetaro interpretis tiun decidon konfidi al tiu homo la mision ago por la renversado de la prezidanto Nicolás Maduro kiel deklaron de sendependeco de s-ro Pompeo fronte al la prezidanto Donald Trump. Lia malbonŝanca antaŭulo, s-ro Rex Tillerson – prezidinto-ĝenerala direktoro de ExxonMobil –, efektive esperis rekruti s-ron Abrams. Sed s-ro Trump kontraŭis tion, spite al la premgrupo de la ekstremdekstra donacanto Sheldon Adelson – kiu cetere ŝajnas akiri kion ĝi volas de la prezidanto. La kialo de tiu rifuzo ? S-ro Abrams asociiĝis kun aliaj novkonservativuloj por kritiki s-ron Trump dum la respublikana praelekto de 201. Eĉ la klopodoj de la bofilo de la prezidanto, s-ro Jared Kushner, montriĝis vanaj, ĉar la tiama konsilisto de s-ro Trump, s-ro Stephen Bannon, sukcesis konvinki la loĝanton de la Blanka Domo, ke la „tutmondista” reputacio de s-ro Abrams senkreditigas lin.
Laŭ la revuo Bloomberg, tiu nomado malkaŝas „turnopunkton” : „liaj pozicioj reprezentas eksterlandan politikon, kiun Trump atakadis du sia elektokampanjo – nome la subtenon al la milito en Irako, kiun li kritikadas jam de longa tempo. Sed s-ro Abrams, tute same kiel la prezidanto, ŝajnas esti ŝanĝiĝinta”. [1] Tiu ideo, ke „la homoj ŝanĝiĝas” aperas ankaŭ inter la klarigoj de s-ro Abrams por forbalai sian rolon en la Irangate-skandalo – kiam la registaro de la prezidanto Ronald Reagan estis financinta sian subtenon al la kontraŭsandinistoj („contras”) en Nikaragvo per vendoj de sekretaj armiloj al Teherano –, prezentita kiel sensignifa. Enŝlimiĝinta en tiu afero, s-ro Abrams tamen devis konfesi esti kulpa en du ĉefaj akuzo pro kaŝado de informoj al la Kongreso. Li estis forigita el la advokatoj de la distrikto Kolumbo, antaŭ ol esti amnestiita de la prezidanto George H. W. Bush. „Mi ne pensas ke tio havas eĉ la plej etan gravecon, li komentis. Ni ne interesiĝas pri kio okazis en la 1980-aj jaroj, sed pri tio, kio okazas en 2019.” [2] Se taksi laŭ la pasinteco de s-ro Abrams, la jaro 2019 povas fariĝi katastrofa por la venezuela popolo. Suba asistanto en la Kongreso antaŭ sia nomumo en la registaro de Reagan al serio de postenoj pri homrajtoj en Centrameriko, denove aktiva en la dua registaro de la prezidanto George W. Bush, li poste ludis aktivan rolon en pensfabriko, la Council on Foreign Relations (Konsilantaro pri internaciaj rilatoj), kaj en pluraj konservativaj judaj organizaĵoj. Escepte de la s-roj Henry Kissinger kaj Richard „Dick” Cheney, malmultaj usonaj altaj funkciuloj faris tiom multe por disvolvi torturadon kaj amasmortigadon nome de demokratio. Post la Irangate, lia avancado en la altajn sferojn de la usona ekstera politiko, la favoro de komunikila traktado kiu prezentas lin kiel respektindan personon, klarigas la realon de tiu mondeto. Kaj speciale lian foreston de zorgemo pri la valoroj, kiujn la usonaj politikistoj regule promesas defendi.
Komence de sia kariero, en la servo de la demokrataj senatanoj Henry „Scoop” Jackson kaj Daniel Patrick Moynihan, s-ro Abrams kontribuis al la klopodo de la novkonservativuloj por konverti la Demokratan Partion de la 1970-aj jaroj al milita intervenismo. Sed, forigitaj el altaj postenoj de la registaro fare de la prezidanto James Carter, ili ŝanĝis la tendaron. „Ni estis tute ekskluditaj, plendas s-ro Abrams. Ni ricevis nur sensignifan postenon : speciala intertraktisto. Ne por Polinezio. Nek por Makronezio. Sed por Mikronezio.” [3] Post aranĝi por si agrablan neston en la registaro de Reagan, li rapide suprengrimpis la ŝtupojn en la ŝtatdepartemento. Li pasis tra la posten de vica ŝtatsekretario pri internaciaj organizaĵoj , poste – sufiĉe ironie – pri la „homrajtoj ”, kaj fine al la interamerikaj aferoj. En tiu ĉi lasta posteno li protektis la ŝtatsekretarion George Shultz kontraŭ la fulmoj de la Reagan-anoj, kiuj deziris militi kontraŭ la Sovetunio, kaŭzante serion da anstataŭaj konfliktoj en Centrameriko.
La latinamerika ekstremdekstro malofte disponis pri tiom energia usona aliancano kiom s-ro Abrams. Eĉ kiam la polemiko temas pri la masakro de centoj, eĉ miloj da senkulpaj kampuloj en Salvadoro, en Nikaragvo, en Gvatemalo aŭ eĉ en Panamo (kiun George H. W. Bush fine invadis), tiu ĉiam sciis trovi propekan kapron por maski lian respondecon : la ĵurnalistojn, la aktivulojn por justeco, kaj eĉ la viktimojn.
En Marto 1982 la gvatemala generalo Efraín Ríos Montt enpotenciĝis per puĉo. Tiam vica ŝtatsekretario pri homrajtoj, s-ro Abrams urĝe gratulis lin ĉar li „alportis konsiderindajn progresojn” pri la demando de la fundamentaj rajtoj. Li insistis pri la fakto ke „la nombro de mortintaj senkulpaj civiluloj iom post iom malaltiĝas”. [4] En la sama momento, laŭ sensekretigita dokumento, la ŝtatdepartemento tamen ricevis „bazitajn asertojn pri grandskalaj masakroj de indiĝenaj viroj, virinoj kaj infanoj faritaj de la armeo en fora zono”. Tio neniel malebligas s-ron Abrams peti la Kongreson liveri al la gvatemalaj militistoj perfektigitajn armilojn, ĉar „la progreso devas esti rekompencata kaj kuraĝigata”. En 2013 la Komisiono por historia klarigo, starigita sub la protekto de la Unuiĝinta Naciaro [5], deklaris la generalon Ríos Montt kulpa pri „agoj de popolekstermo”kontraŭ majaoj Ixil de la departemento Quiché.
En 1985 nomumita al la posteno de vica ŝtatsekretario pri interamerikaj aferoj, s-ro Abrams ne ĉesis kondamni la organizaĵojn, kiuj denuncas la amasmortigojn faritaj de la generalo-diktatoro Ríos Montt kaj poste de liaj posteuloj, Oscar Mejía Víctores kaj Vinicio Cerezo Arévalo. En Aprilo de 1985 la gvatemala aktivulino Maria Rosario Godoy de Cuevas, gvidantino de la Grupo de reciproka helpo, organizaĵo kiu grupigas patrinojn de malaperintoj, troviĝis mortinta en aŭto suferinta akcidenton, kun sia 3-jara filo kaj sia frato. S-ro Abrams, kiu ne kontentiĝis subteni la hipotezon (malmulte kredindan) de la akcidento, kiun liveras la reĝimo, li tribunale persekutis tiujn, kiuj postulis estigon de enketo. Kiam la New York Times aperigis malfermitan leteron, kiu kontestis la nombrojn de la ŝtatdepartemento pri la amasmortigoj, redaktitan de virino, kiu mem estis atestanto pri amas-ekzekuto dum hela tago en Gvatemalurbo sen ke la gazetaro raportis pri tio, li sendis leteron al la ĉefredaktisto kaj impertinente mensogis. Li eĉ citis imagitan artikolon, publikigitan en ne ekzistanta gazeto, por pruvi, ke tiu murdo estis fakte raportita de la komunikiloj.
En 1982 la New York Times kaj la Washington Post aperigis artikolojn, kiuj parolis pri masakro farita jaron antaŭe de trupoj trejnitaj kaj ekipitaj de Usono en la regiono de El Mozote, en Salvadoro. Por defendi la murdistojn, s-ro Abrams deklaris antaŭ komisiono de la Senato, ke la artikoloj estas „ne kredinda” kaj ke, „videble”, temas pri „incidento misuzita” de la gerilanoj. En 1993 la Komisiono por la vero de la Unuiĝinta Naciaro konkludis, ke kvin mil civiluloj estis „intence kaj sisteme” murditaj en El Mozote.
En 1985, dum la panama diktatoro Manuel Noriega ordonis la torturon kaj murdon per senkapigo de la gerilano Hugo Spadafora, s-ro Abrams intervenis ĉe la ŝtatdepartemento kaj antaŭ la Kongreso por trudi silentadon pri tiu afero. „[S-ro Noriega] helpas nin multe, klarigis li (…). Li ne faras veran problemon. (…) La panamanoj promesis, ke ili helpos nin batali kun la « contras ». [6] Si vi persekutas lin tribunale, tiam ni ne povos plu kalkuli kun ili.” [7]
S-ro Abrams estis implikita en la Irangate-skandalo sur pluraj niveloj. En 1986 usona dungsoldata piloto estis depafita, kiam li transportis kontraŭleĝajn armilojn destinitaj al la nikaragvaj „contras”. S-ro Abrams tiam aperis en la televido CNN por aserti, ke la usona registaro estas neniel asociita kun tiuj flugoj. „Tio estus kontraŭleĝa, li klarigis. Ni ne havas la rajton fari tion kaj ni ne faras tion. Tio neniel estis operaco de la usona registaro. (…) Se la afero okazas tiel, se usonanoj estas mortigitaj kaj iliaj aviadiloj depafitaj, (…), tiam tio okazas, ĉar la Kongreso ne agas [por financi la „contras”].”Poste li ripetis antaŭ du komisionoj de la Kongreso, ke la flugo estis „nek organizita, nek ordonita, nek financita de la usona registaro”. Plurfoje li asertis al la Kongreso, ke „la funkcio de la ŝtatdepartemento [pri helpo al la „contras] estis ne serĉi monhelpojn, sed akiri ilin de la Kongreso”. Ĉiufoje li mensogis. La liveradoj de armiloj estis financitaj de la leŭtenanto-kolonelo Oliver North kaj de la Central Intelligence Agency (CIA). Kiam li eldiris tiujn vortojn, s-ro Abrams ĵus revenis el Brunejo, kie li akiris monon por la „contras”. En 1991, la malkaŝo de tiuj falsaĵoj kaŭzis lian kondamnon pro kaŝado de informoj al la Kongreso.
Kvankam s-ro Abrams ne sukcesis enmiksiĝi en la registaron de s-ro William Clinton, li ja estis rekrutita de ties posteulo, s-ro George W. Bush, por labori en la Nacia konsilantaro de sekureco pri la demandoj koncernantaj Israelon kaj Palestinon. Lia plej granda sukceso de tiu epoko, malkaŝita de David Rose en Vanity Fair, estis, ke li malebligis, ke la elektoj de 2006 kondukus al registaro de koalicio inter la Hamas kaj la Fatah en Cisjordanio kaj en Gazo, konspirante kun la dua por devigi la elektitan registaron, dominatan de la Hamaso, ekziliĝi al Gazo. [8] Tiu manovro sigelis dividon inter la du frakcioj, kies fino ne videblas ĉar ili de tiam estis ne kapablaj intertrakti pri daŭrema paco kun Israelo (se entute Israelo estus disponita pri tio). Fine, laŭ enketo de la brita semajnulo The Guardian [9], s-ro Abrams en 2002 kuraĝigis al la militista puĉo en Venezuelo kontraŭ la demokratie elektita prezidanto Hugo Chávez (kiu abortis post grandega popola mobiliziĝo).
Neniu el tiuj militaj heroaĵoj malebligis la Council on Foreign Relations akcepti s-ron Abrams inter siaj konstantaj membroj en 2009 kaj per tio doni al li legitimecon de „ekspertizisto”. Tiu prestiĝa pensfabriko montris nur certan embarason, kiam ĝia nova membro atakis la prezidanton Barack Obama, ĉar tiu nomumis al la posteno de ministro pri defendo s-ron Charles Hagel – „kontraŭjudiston” kiu „ŝajnas havi problemojn kun la judoj”, laŭ li (National Public Radio, 7-an de Januaro 2013). S-ro Richard Haass, la direktoro de la organizaĵo, taksis tiun komenton „absurda” (ABC, 13-an de Januaro 2013). Aliflanke ŝajnas, ke neniu membro sentis sin ĝenata per lia kontribuaĵo al elektaj manipuladoj, al masakroj aŭ al popolekstermoj. Lia nomumo kiel membro de la Council on Foreign Relations kaj nun, al la posteno de speciala sendito de Usono en Venezuelo, montras la trudiĝan influon de la konservativuloj al la usona ekstera politiko.
Eric ALTERMAN.


[1] 1
[2] Citita en [Grace Segers, „US envoy to Venezuela Elliott Abrams says his history with Iran-Contra isn’t an issue”, CBS News, 30-an de Januaro 2019→www.cbsnews.com].
[3] Citita en Samuel Blumenthal, The Rise of the Counter-Establishment. The Conservative Ascent to Political Power, Union Square Press, Novjorko, 2008 (1-a eld. : 1986).
[4] Citita en Samuel Totten (sub la dir. de), Dirty Hands and Vicious Deeds. The US Government’s Complicity in Crimes Against Humanity and Genocide, University of Toronto Press, 2018.
[5] Esprimo pli klara ol „Unuiĝintaj Nacioj”. -vl
[6] En la franca originalo, certe erare : kontraŭ la « contras ». -vl
[7] Citita en Stephen Kinzer, Overthrow : America’s Century of Regime Change from Hawaii to Iraq, Times Books, Novjorko, 2006.
[8] David Rose, [„The Gaza bombshell”, The Hive, 3-an de Marto 2008,→www.vanityfair.com].
[9] Ed Vulliamy, „Venezuela coup linked to Bush team”, The Guardian, Londono, 21-an de Aprilo 2002.
http://eo.mondediplo.com/article.php3?id_article=2697

No hay comentarios.:

Publicar un comentario