sábado, 14 de diciembre de 2019

15 decembro: ZAMENHOF TAGO.



Ĝoje kaj optimisme, la ESPERANTO-MOVADO 
festas tutmonde la tagon de la naskiĝon de ZAMENHOF.

Malgraŭ la nunaj daŭrigaj abomenaj militoj kaj malamaj detruadoj de la planedo 
kaj ĝia loĝantaro fare de la reptilianaj regantoj de la mondo, 

NI ESPERANTISTOJ: 

"KURAĜE NE FLANKIĜANTE 

IRU LA VOJON CELITAN"!


ELKORAJN SALUTOJN AL NIA MONDA AMIKARO!
-----------------
Vere, se ni sekvadas la sociajn retojn kaj naivaj opinioj de la plej parto de nia kolegaro, ŝajnas ke ili estas for de nia mondo.
Okupitaj nur pri la instruado aŭ simpla aŭtomata disvastiĝo,  la graveco de la tutmonda esperanto-movado nenion influas en nia societo: -meze de grandaj konfliktoj, militoj, maljusteco, malegaleco ktp- kiuj la manifestacioj en Sudameriko, Francio kaj multaj aliaj regionoj de la mondo- estas apenaŭ simbolaj agadoj de la bezono de libereco...
Pri tio ĉi, la ESPERANTO MOVADO, havas nenion por diri aŭ agadi.
Ĉar ni mem estas konsciaj de nia fortoj kaj homaj valoroj.
DO NI NE OKUPIĜAS PRI LA REALA SITUACIO DE NIA MONDO
NEK LA URĜA AGADO PRI  KLIMATAJ ŜANĜOJ.
NI NENIEN APERAS.
Malgraŭ la  profesieca agado de UEAnoj kaj SAT-anoj.

EBLUS KE EN VENONTA UKo
ni okupiĝus kaj konsciu pri tio
por ke ni sukcesu ŝanĝi...
la afero tre urĝas...!
-------









martes, 10 de diciembre de 2019

Dec, 10: Monda tago de homaj rajtoj.


*10-a de decembro : Internacia Tago de la Homaj Rajtoj (laŭ decido de
Unuiĝintaj Nacioj)*

Rajtoj, kiuj estas homaj. Kiel homa sinteno aŭ homa reago. Fakte ili
*apartenas* al iu homo. Ni devus diri : la rajtoj de iu homo, de viro, de
virino, de infano. En la formulo « homaj rajtoj » ne aperas tiu ideo de
aparteno, bedaŭrinde. Sed ni iru al la enhavo :

Jam en la pratempo estis cilindro en okcidenta Azio, kie legiĝis homaj
rajtoj : La cilindro de Cyrus. Sur ĝi oni povis legi diversajn historiajn
faktojn kaj diversajn sociajn leĝojn sufiĉe avangardajn por tiu epoko. Ĝi
kuŝas en « British Museum » en Londono.

En 1222 aperis la ĉarto de Manden, ĉe la etno « dogon » en Malio. « Ĉiu
vivo estas vivo. Iu vivo aperis antaŭ alia vivo, tamen ĝi ne estas pli
grava, pli valora…. ». Deklaracio pri homaj rajtoj. Tamen eŭropanoj ne
konsideras ĝin, ĉar ĝi ne aperas skribe ie, ĝi nur estas raportata de
profesiaj rakontistaj historiistoj « griots » en la franca lingvo.. Plie oni
povas supozi, ke la priskribitaj rajtoj koncernis nur la virojn….

En 1789 okaze de la franca revolucio aperis deklaracio pri homaj rajtoj.
Ili koncernis nur la virojn.

En 1948 Unuiĝintaj Nacioj finverkis kaj produktis la nun konatan
deklaracion pri homaj rajtoj. Tiu teksto ricevis diversajn aldonojn post la
kreojaro. Nun ekzistas en Ĝenevo laborgrupo, kiu diskutas pri la rajto je
paco, kiu mankas en la deklaracio de 1948… Sed ne eblas remalfermi la
originan tekston kaj aldoni ion ajn, ĉar tiu teksto aperas en la
konstitucio de pluraj ŝtatoj kaj en la statuto de pluraj institucioj, kiel
UEA kaj ILEI, do ne eblas ion modifi en ĝi. Venis aldonoj, kiel la
konvencio pri la rajtoj de la infanoj, kaj aliaj. Ni memoru pri Eleanor
Roosevelt, usonanino, kiu estis prezidanto de la UN-komisiono pri homaj
rajtoj kaj kiu gvidis la verkadon de la rezolucio de 1948.

Do tiuj rajtoj ekzistas. En kazo de ne respekto de ili, la viktimo rajtas
plendi. Sed homoj devas unue koni siajn rajtojn. Sen tiu kono ili neniam
povos plendi. Plie homoj devas konsciiĝi, ke rajtoj ĉiam venas kun devoj,
kiel libereco ĉiam venas kun respondecoj. Ni geinstruistoj havas du
taskojn. Ni devas unue respekti tiujn rajtojn, tio estas akcepti la
knabinojn en niaj kursoj, akcepti handikapitajn personojn en niaj klasoj,
akcepti homojn de subaj kastoj en niaj lokaj kluboj. Tio ne estas aŭtomata
afero, eĉ en nia movado. Respekti la rajtojn signifas ankaŭ milde korekti
sen vundaj vortoj, pozitive komenti ian produktaĵon de niaj lernantoj, ĉiam
akompani, konsili, helpi, gvidi. Respekti la rajtojn de niaj gelernantoj
signifas ankaŭ progresi en nia uzo de Esperanto por kreskigi nian
lingvonivelon. Respekti la rajtojn signifas ankaŭ progresi en niaj
pedagogiaj kapabloj. Kaj kompreneble respekti nian lernantaron signifas
ankaŭ akordigi nian konduton al nia respektoplena parolado.

Plie pro nia gvida pozicio ni devas instrui pri la homaj rajtoj, konigi
ilin, montri bonajn ekzemplojn de pozitivaj agadoj. La deklaracio pri homaj
rajtoj havos centran pozicion en UK en Montrealo kaj en la Tago de la
Lernado organizota de ILEI kadre de UK. En la ILEI-Kongreso en Kebekurbo ni
ankaŭ traktos tiun temon, kiu estas centra en nia instruaktiveco.

Mi deziras al vi inventemon, kuraĝon kaj plezuron en via instrulaboro !

Mireille Grosjean

Prez de ILEI

viernes, 6 de diciembre de 2019

THE ECONOMIST: antaŭvideco por la jaro 2020.


THE ECONOMIST
KUTIMAS, JE LA KOMENCO DE LA NOVA JARO,
PUBLIKI KOVERTON  KUN ĜIAJ PREVIDECOJ PRI LA NOVA JARO.
LA NOVA JAR 2020
(jaro de la rato, laŭ ĉina kalendaro)
SENDUBE HAVAS PROPRAJN SEKRETOJN....
DO JEN: KIEL ONI OKAZOS EN LA  KLINIKO DE OFTALMOLOGISTO
EN LA "TABULO OPTOMETRIKA"
VI DEVAS  KOREKTE VIDI LA LETEROJN KAJ
DIVENI....ILIAJN SIGNIFOJN.

JEN HISPANE, kiel legeblas la TABULO, laŭ mia amiko (Koronelo) C.Pissolito. Do pripensu pri viaj projektoj por la nova jaro....

Predicciones para el 2020 de "The Economist". por Carlos Pissolito.
Es bien conocida la costumbre esotérica de la revista británica, "The Economist" por hacer profecías mediante sus portadas. Especialmente, en las de su número anual especial.
En este caso ha elegido una Tabla Optométrica usada por los oftalmólogos para medir la agudeza viLsual. En el que las letras van disminuyendo de tamaño.
Empieza con el título: "THE WORLD 2020" (El Mundo 2020), sigue con las siguientes palabras. Los paréntesis son nuestros: TRUMP, BREXIT, AI (Inteligencia Artificial), TOKYO (Juegos Olímpicos), MARS (Marte), CLIMATE (Clima), XI (Pte chino), RECCESION (Recesión), MODI (PM indio), DIE (morir), BOND (J Bond 25 aniversario), BEETHOVEN (250 aniversario), VISION, BIODIVERSITY, RAT (Año de la Rata), WAR (guerra) o WARREN (Candidata PD), RAPHAEL (500 aniversario), NIGHTINGALE (Enfermera inglesa), RUSSIA.

viernes, 22 de noviembre de 2019

PACMOVADO: DEKLARO PRI TERITORIOJ OKUPATAJ....


http://komunistoj.esperanto-mv.pp.ru/dokumentoj-pacmovado_israelo_palestino_koloniado_trump_2019_11_22


Ni jam estas tiom anestiziigitaj kaj konfuzigitaj
ke ni plu kapablas rezisti al krimaj agadoj de USONo kaj kompliĉaro...
Foje foje kiel esperantistoj  ni vekiĝas...
Tamen niaj alvokoj ŝajnas tute ne auskultitaj!

Deklaro de la Pacmovado


Teritorioj okupataj de Israelo

 
De pluraj semajnoj D. Trump kaj lia registaro kontribuas al masakrado de la internacia juro.
La bedaŭrinda forlaso de la kurdoj, subteno de ŝtatrenverso en Bolivio, disŝiro de la interkonsento de Parizo pri la klimato, jen la vico de la palestinanoj por suferi la senkontrolan kaj malpravan kaj samtempe kontraŭleĝan fulmon de Trump per la anonco de lia ŝtatsekretario s-r Pompeo, kiu deklaris, ke "la strigo de kolonioj de israelaj civiluloj en Cisjordanio ne estas per si mem kontraŭa al la internacia juro".
Jam en Decembro 2017 Donald Trump komencis sian likvidadon de larajtoj de la palestina popolo per tio ke li agnoskis Jerusalemon kiel ĉefurbon de Israelo, kontraŭe al la rezolucioj de la UN. Daŭrigante tiun sian detruan agadon, Usono decidis retiri sin el la financado de la Agentejo de la UN por palestinaj rifuĝintoj kaj el aliaj programoj, speciale el tiu pri sano. Pasante de subteno al la senpuneco de Israelo apogante ĉiujn ties politikojn de kolonioj, de rasdisigo kaj de perforta konkero de teritorioj, Usono hieraŭ malkaŝe rompis la internacian juron, per tio ke ĝi pli malfortigis tion, kio estis konceptita, certe malperfekte, kiel la solaj reguloj de komuna vivo.
Tiel, la 4-a konvencio de Ĝenevo, kiu difinas la koloniadon kiel militkrimon, ekde nun, laŭ Usono, jam ne estas kontraŭa al la internacia juro.
Tiu perfortaĵo ne nur kontraŭ la palestina popolo, sed kontraŭ la tutaĵo de la internacia juro, ne estas simple tolerebla.
Trans la fiaj kalkuloj pri la elektokampanjo de iuj aŭ de alaj, interkruciĝantaj interesoj de ĉiu, temas pri tio, ke estas minacata la kredindo de la Unuiĝinta Naciaro, la libereco de la palestina popolo, sed ankaŭ de la aliaj popoloj, se okazas nenia ampleksa politika rebato.
La reago de nia [la franca] registaro devas esti je la alteco de la defioj kaj de la estonteco per tio, ke ĝi petu la ceterajn ŝtatojn de la Eŭropa Unio (EU) alpreni pozicion (fine) klaran pri la demandj kaj ne lasu unu ŝtaton dikti sian interpretadon de la internacia juro. La eŭropa justico faris ion utilan antaŭ kelkaj tagoj per tio, ke ĝi faris klaran decidon pri la kontraŭleĝeco de la israelaj kolonioj.
La Pacmovado intense petas la plej altajn francajn instancojn interveni ĉe la EU kaj ĉe la UN por senrezerve kondamni tiun interpreton de la juro, memorigante ke la koloniado ja estas militkrimo kaj ke ĉia perforta akiro de teritorio estas kontraŭa al la Ĉarto de la UN.
Ĝi devas postuli, sur eŭropunioa nivelo, efektivajn sankciojn kontraŭ la ŝtato Israelo, kiu daŭre agadas tute senpune, ĉar nenia paca solvo eblos sen la justeco kaj justico.

La Pacmovado.
(Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano, 2019-11-22)
   

jueves, 21 de noviembre de 2019

UN 75... kaj Esperanto. filmento


UN75 2020 kaj plu":

bonvolu rigardi ĝin kaj pensi kiel vi povas hepi UN-on por ke ĝi helpu Esperanton.

Mi petas vin, disvastigiu ĝin al la esperantistoj, kiujn vi konas. Ni igu la tutan movadon festi la datrevenon de UN, ĉar en la nuna mondo UN kiel Esperanto estas 'orfa kaj eble senespera' [por uzi la vortojn de la poeto] fronte al registaroj ĉiam pli perfortaj [se vi demandos min private, pri kiuj registaroj mi pensas, mi pretas klarigi].

Ni ne pensu nur pri tiuj, kiuj iros al Montrealo. Pensu pri la plejmulto, kiu ne iros al Montrealo. Ni festu UN tra la mondo kaj ni ligu Esperanton al la savo de la planedo kun UN.


UN75 2020 kaj plu":





sábado, 16 de noviembre de 2019

ALVOKO DE LA FORUMO SUDAMERIKA PRI BOLIVIO.


ĈIUJ RACIEMAJ HOMOJ DEVAS AGADI KONTRAŬ LA HIPOKRITECO KAJ MENZOGADO DE USONO KAJ ĜIA KOMPLIĈARO....
HONTEGA APOGO DE GRANDA KVANTO DE LANDOJ KAJ AMASMEDIAJ RETOJ AL LA KRIMA AGADO DE LA NUNA SOVAĜA KAPITALISMO....

BOLIVIO KIEL NOVA IRAKO KAJ LIBIO.... SENHONTE ATAKITA ....JE LA RABADO DE ĜIAJ RIĈECOJ...
HONTEGA KAJ ESTUPIDA AGADO DE LA REPTILIANO-SATANA "USONA-BRAZILA PSEUDO-EVANGELISTULARO"....UZANTE LA BIBLION...
-----
ESTU ILI MALBENITAJ "PER SECULA SECULORUM"!
......
KAJ NI ĈIUJ EN LA REZISTO ĜIS LA FINO....!!!


Foro de Comunicación para la Integración de NuestrAmérica
_______________________________________________
Pronunciamiento del Foro de Comunicación para la Integración de NuestrAmérica
FCINA repudia mordaza informativa y persecución a comunicadores en Bolivia
En el marco del Golpe de Estado que forzó violentamente la interrupción del mandato constitucional del presidente Evo Morales, un gobierno de facto ha dispuesto la persecución de las voces periodísticas críticas que no aceptan el relato de “normalización” que se pretende imponer.
El Foro de Comunicación para la Integración de NuestrAmérica denuncia la cacería desatada contra los comunicadores por los golpistas bolivianos bajo el conocido y no por ello menos nefasto rótulo de “sedición”.
Rechazamos la represión desencadenada contra el pueblo y el evidente retroceso histórico que significa para América Latina y el Caribe la instalación de autoridades autoproclamadas con nulo respeto a elementales normas democráticas.
En el actual contexto regional, este golpe sólo puede ser interpretado desde la intención de socavar la autodeterminación de los pueblos, de minar la consolidación de modelos alternativos al capitalismo y de derrumbar un proceso de integración regional soberano sin tutelas externas.
Convocamos a las y los comunicadores de la región y el mundo a evitar que la flagrante ruptura del proceso democrático sea naturalizada a los ojos de la opinión pública.
Llamamos a quebrar el cerco mediático impuesto y a impedir se consumen violaciones de los derechos humanos contra quienes se oponen en las calles de Bolivia a la consumación del golpe de Estado.
Expresamos nuestra incondicional solidaridad con las y los trabajadores de la comunicación agredidos por el golpismo y exhortamos a todas las entidades de prensa a repudiar el golpe y exigir el restablecimiento de garantías al libre ejercicio del derecho humano a la comunicación.
FORO DE COMUNICACIÓN PARA LA INTEGRACIÓN DE NUESTRAMÉRICA (FCINA)
15/11/2019
foro@integracion-lac.info

Esperantista alvoko en la monda tago de toleremo



 


 https://www.un.org/en/events/toleranceday/
----
MEZE DE LA EKSPLODO EN SUDAMERIKO KAJ EN LA TUTA MONDO DE LA MALTOLEREMO, MALAMO, MILITOJ
KAJ MANIFESTACIOJ KONTRAŬ LA NUNA MONDA SISTEMO
NI ESPERANTISTOJ
ALMENAŬ
ĈI TAGE, PRIPENSU PRI NIA AGADO KIEL MOVADO
KIES CELO SUBESTAS EN LA INTERNA IDEO DE
LA INTERNACIA LINGVO ESPERANTO.

MESAĜO DE UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO OKAZE DE LA INTERNACIA TAGO POR TOLEREMO, 16 NOVEMBRO 2019

"En epoko kiam la mondo alfrontas defiojn pli grandajn ol iam ajn antaŭe, kaj kiam demandoj kiel ekzemple klimatŝanĝiĝo kaj nuklea milito prezentas ekzistominacojn ne nur al la homaro sed eĉ al la planedo, toleremo estas hodiaŭ pli grava ol iam en pasinteco. 
Nur per transpontado de niaj diferencoj ni povos kontraŭstari la problemojn kiuj ĉirkaŭas nin. Sed, bedaŭrinde, ne ekzistas lando en la mondo kiu ne spertas maltoleremon en unu formo aŭ alia – pri raso, religio, genro kaj multaj aliaj diferencoj, kiuj devus fortigi nin per diverseco, sed tro ofte rolas por malfortigi nian decidemon kaj dislogi nin for de la esencaj defioj kiuj ĉirkaŭas nin. En multaj landoj kreskas politika ekstremismo, kaj malamo anstataŭas komprenon. Neniam internacia kunlaboro pli gravis, ol ĝi gravas hodiaŭ.

Fundamenta al tiuj diferencoj estas la diferenco de lingvo. Se ni ne povas interkompreniĝi, ni ne povas kunlabori; se ni ne povas interkompreniĝi, ni emas plej malbone imagi pri tiuj kiuj estas malsamaj al ni. Okaze de tiu ĉi Internacia Tago por Toleremo, Universala Esperanto-Asocio apelacias al internaciaj organizaĵoj kiel Unuiĝintaj Nacioj, al registaroj tra la mondo kaj al ĉiuj homoj de bona volo, ke ili laboru por serĉi signifoplenan dialogon, ke ili flankenmetu siajn diferencojn kaj ke ili kunlaboru en spirito de toleremo por alfronti la defiojn kiuj jam kontraŭstaras nin ĉiujn. Ni promesas nian kunlaboron en tiu klopodado."
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 833 -2019-11-15

viernes, 15 de noviembre de 2019

Kiuj volas repreni riĉecojn de Bolivia popolo?

FLAGOJ DE LA MULTNACIA RESPUBLIKO EL BOLIVIO.
---------

KIUJ VOLAS PRENI LA RIĈECOJN DE BOLIVIO?
RIGARDU NORDEN kaj al EUROPO...
ĈEFE USONO-BRITA-EURO KAPITALISMO.

Ĉu Bolivio estos ekspoliata kiel LIBIO?
TAMEN PRI LA KRIMULOJ
NENIU RESPONDECAS!

EUROPANOJ-HISPANOJ: MEMORU KION HISPANIO FARIS
EN 1781, KIAM KOMENCIS LA ABORIGENA LIBERIĜO.
TUPAC AMARU, MORTIGITA, 
TAMEN RESTAS EN LA MEMORO... ANKORAŬ HODIAU BOLIVIO KAJ LA ABORIGENARO NE FINIĜIS ĜIAN BATALADON...

Legu en wikipedio: 
https://en.wikipedia.org/wiki/T%C3%BApac_Amaru_II
(se vi almenaŭ unufoje povas ankoraŭ honti...!)



PLIE ANKORAŬ

EN LA SANGA HISTORIO DE BOLIVIO, 
ĉiam partoprenis USONO KAJ BRITIO...  
ĉiam la ekspoliado de la riĉecoj kaj la rasisma milito kontrau la aborigenaro 
kiu daŭrigis post la HISPANA GENOCIDA KONKERO....

HODIAŬ DENOVE SENHONTE LA SAMAJ
KRIMULOJ AGADAS KONTRAŬ 
LA ABORIGENARA BOLIVIA POPOLO!

VIDU HISTORIAN DOKUMENTAN VIDEON

Zona de los archivos adjuntos
Vista previa del vídeo Colgamiento de Gualberto Villarroel - Documentales de historia de YouTube

Colgamiento de Gualberto Villarroel - Documentales de historia







VI

lunes, 21 de octubre de 2019

KION OKAZAS EN CHILIO?

"Estamos en guerra"- dijo el presidente PIÑERA
("Ni estas en milito"- laŭ vortoj de prezidento PIÑERA kiu lanĉis la armeo surstratoj kontraŭ la manifestacioj...)
Kio okazas en Ĉilio

(Kaj en Francio, Ekŭadoro, Katalunio, Honkongo, Hajtio, Brazilo, Argentino? 
Bona okazaĵo por ke la Esperanto Movado pripensu la politikan povon de la internacia lingvo ESPERANTO.)
traduko de artikolo en "Por Esto"  Meksikio - 21a oktobro 2019
MAS-MONDA ASEMBLEO SOCIA
LA ADMIRATA ĉilia modelo kaŝis en si profundajn fendojn. Malantaŭ la politika stabileco kaj ĝiaj enviataj makroekonomiaj nombroj, ampleksaj sektoroj restis ekskluditaj, pro kiu dum jaroj inkubaciis socia malkontento, kiu forte eksplodis, sed kiun multaj vidis veni.

La furiozo okupis la stratojn. Nek la aliro de militistoj, dekretita lastan sabaton de la dekstra prezidanto Sebastián Piñera meze de la ĥaoso, servis por dronigi la kriegon de miloj da homoj lacaj je la maljustaĵoj de politika sistemo, kiu en sia kerno konservis preskaŭ senŝanĝe la heredaĵon de la diktatoreco de Aŭgusto Pinochet (1973-1999).
“Deekstere oni vidis nur la atingojn de Ĉilio, sed interne estas altaj niveloj de fragmentiĝo, de diseco, kaj junularo kiu, kvankam ĝi ne spertis la diktatorecon, ne voĉdonis jam de multaj jaroj, sed havis ĉion ĝissate kaj iris surstraten por montri sian furiozon kaj seniluziiĝon”, klarigis al AFP Lucía Dammer, analizistino de la Universitato de Santjago de Ĉilio.
Kun 2-elcenta jara inflacio, enspeza malriĉeco de 8,6 elcentoj kaj ĉi-jare atendata altiĝo de 2,5 elcentoj, unu el la plej altaj en kriza regiono, la tiel nomata ĉilia modelo estis enviata de multaj en Latinameriko, kvankam ĝiaj socialaj indikiloj – kiel sano, edukado kaj pensioj – kaŝis tro da maljustaĵoj.

Akumulitaj streĉoj

“Multaj demandoj estis latentaj kaj ne responditaj. Akumuliĝis la streĉiteco, la frusto, kiu ĉiutage plifortiĝis pro la ĉiutageco”, siavice aldonis Octavio Avendaño, socisciencisto kaj politika analizisto de la Universitato de Ĉilio.
Por tiu fakulo ne estas hazardo, ke la socia eksplodo estis kaŭzita de 3-elcenta altigo de la metro-tarifoj, altigo, kiun la prezidanto Sebastián Piñera haltigis lastan sabaton, kiam la manifestacioj estis ekster kontrolo kaj faris historiajn postulojn de la laborista klaso.
Kronika malegaleco, en lando kun plej alta po-kapa enspezo de Latinameriko (pli ol 20.000 dolaroj), kritikata sistemo de pensioj, per kiu la plej multaj pensiuloj ricevas malpli ol la minimuman salajron – de 400 dolaroj –, altaj kostoj por sano kaj edukado kaj konstanta premo de la merkato de nemoveblaĵoj, kiu malebligas al multaj atingi loĝejon, konsistigas koktelon malfacile haltigeblan, laŭ la analizistoj.

Ŝtato forestas, merkato ĉeestas

La socisciencisto Alberto Mayol, de la Universitato de Santjago de Ĉilio, klarigas, ke “en socio, en kiu ĉiuj publikaj servoj estas de merkato kaj kie la socia integriĝo okazas tra la konsumado, la homoj bezonas aĉeti por esti ene de la socio, kaj por tio ili devas enŝuldiĝi.”

La enŝuldiĝo estas unu el la grandaj malbonaĵoj tuŝantaj la ĉiliajn hejmojn. Unu el ĉiuj tri plenkreskuloj (pli aĝaj ol 18) havas financan saldon, kiu ne solveblas per liaj rimedoj, laŭ studaĵo de la Universitato San Sebastián kaj Equifax.
Tiu enŝuldiĝo tuŝas speciale milojn, kiuj en la lastaj jaroj eliris el la malriĉeco, sed kiuj suferas la korpremon aparteni al meza klaso, por kiu ne ekzistas multaj sociaj gajnoj. Estas la filoj kaj nepoj de guste tiuj familioj, kiuj fajrigis tiun ĉi senprecedencan ribelon.

Dorson al la popolo

Kun Sebastián Piñera – magnato, kiu amasigas gigantan riĉaĵon – gvidanta registaron plenan de figuroj el la entreprena mondo, la manifestacioj estas ŝarĝitaj per aludoj al la ekonomia potenco de siaj gvidantoj kaj la maljusteco de sistemo, kiu privilegias la kapitalon.
Mayol avertas, ke en registaro kiel tiu de Piñera koncentriĝas la potencoj ekonomia, politika kaj institucia, kion la analizisto nomas “triopo en la elito” kaj kiu kaŭzas la rompon inter la loĝantaro kaj ĝiaj gvidantoj.
Tiel, “Elturniĝu” estas unu el la plej uzataj vortoj de manifestaciaj grupoj, por aludi la skandalojn de korupto, kiuj en la lastaj jaroj koncernis potencajn ekonomiajn grupojn proksimajn al la prezidanto.
En socio disigita je sociaj klasoj, en kiu la plej multaj funkciuloj vivas en la plej komfortaj zonoj de Santjago, la homoj perceptas ilin kiel sen konekto kun la realo.
“La politiko devas konfesi sian kulpon kaj la loĝantaro estus dankata pro akcepti tion”, avertis Dammert.
Mayol opinias, ke la situacio estas sen kontrolo kaj “la fenomeno alvenonta estas mistero”.

(Tradukita el la hispana de Vilhelmo Lutermano, de ¡Por Esto !, citante kaj komentante afp, de 2019-10-21, rubriko Internacional, p. 3)

miércoles, 16 de octubre de 2019

Pri Brazilo: kun Lula en malliberejo,



Cent minutojn kun Lula, en la malliberejo
"Mi estas en malliberejo, sed mi ne plendas ; mi sentas min pli libera ol milionoj da brazilanoj, kiuj ne manĝas, ne laboras, ne havas domon … ili estas ŝajne liberaj, sed ili estas ja malliberigitaj de la socia karaktero, el kiu ili ne povas eliri …"  . de  Ignacio Ramonet

La 14-an de septembro 2019
La brazilan prezidinton Luiz Inácio Lula da Silva, mallibera en la urbo Curitiba en la sudo de la lando, rajtas viziti nur du homoj en ĉiu semajno. Dum unu horo. Ĵaŭde vespere, de la 4-a ĝis la 5-a horo. Oni devas atendi en vico, kaj la listo de vizitontoj estas longa … Tamen hodiaŭ, la 12-an de septembro, estas la vico de Adolfo Pérez Esquivel, Nobelpremiito pri Paco, kaj mi.
Lula estas en malliberejo pro puno de 12-jara plus unumonata mallibereco „pro ne-aktiva koruptado kaj monlavado”, sed la kondamno ne estas definitiva (li rajtas ankoraŭ apelacii) kaj – des pli bone – la akuzantoj ne povas pruvi lian kulpecon. Ĉio estas farso, kiel konfirmis la detruaj malkaŝoj de The Intercept, interreta esplorgazeto, kiun estras Glenn Greenwald. Lula estas viktimo de la plej absoluta arbitro. Jura intrigo entute manipulita kun la celo damaĝi lian popularecon kaj forigi lin el la politika vivo. Gazetare murdi lin, tiel malhelpante, ke li estus povinta prezentiĝi kaj venki en la prezidant-elektoj en 2018. Temis pri ia „preventa puĉo” …
Krom esti juĝita absolute arbitre kaj nedece, Lula estas daŭre atakata de la grandaj dominantaj gazetoj – precipe O Globo –, kiuj servas la grandajn entreprenistojn, kun feroca kaj venĝa malamo kontraŭ la plej bona prezidanto en la historio de Brazilo ; prezidanto, kiu liberigis el malriĉeco 40 milionojn da brazilanoj kaj kreis la programon „nula malsato” … pri kio ili ne pardonas lin … Kiam mortis lia plej aĝa frato, Genival „Vavá”, la plej multe amata, oni ne permesis al li ĉeesti la funebron, kvankam tio estas leĝa rajto. Kiam mortis – pro meningito – lia eta 7-jara nepo Arthur, la plej familiara, oni permesis al li ĉeesti nur naŭdek minutojn … Obeigoj, persekutoj, mizeraj venĝoj …
Antaŭ ol iri al la malliberejo – situanta ĉ. sep kilometrojn for de la centro de Curitiba – ni kuniĝis kun grupo da familiaruloj de la prezidinto, por ke ili klarigu la detalojn.
Roberto Baggio, loka estro de la Movado de Senteruloj (MST), rakontis al ni pri la organizado de la daŭra mobilizo tiel nomata „Maldormo”. Centoj da homoj de la granda movado „Lula livre” [Lula libera] ĉeestas antaŭ la malliberejo kaj organizas kunsidojn, debatojn, prelegojn, koncertojn … Tri fojojn en ĉiu tago – je la 9:00, la 14:30 kaj la 19:00 h – ili laŭtege krias „Bom día !”, „Boa tarde !”, „Boa noite !”, s-ro prezidanto !” …
„Por ke Lula aŭdu nin, por plifortigi lian animon – diras al ni Roberto Baggio – kaj aŭdigi al li la voĉon de la popolo … En la komenco ni pensis, ke tio daŭros kvin aŭ ses tagojn, kaj ke la Supera Kortumo liberigos Lulan. Tamen nun ni estas pretaj por Daŭra Popola Protesto …”.
Carlos Luiz Rocha estas unu el la advokatoj de Lula. Li vizitas Lulan preskaŭ ĉiutage. Li rakontas al ni, ke la jura teamo de la prezidinto kontestas la justecon montratan de la juĝisto Sergio Moro, nun membrigita de Bolsonaro en la justic-ministrejo, kaj la justecon de la prokuroroj … „The Intercept malkaŝis la veron”, li diras al ni, kaj aldonas : „Deltan Dallagnol, la ĉefprokuroro, mem konfirmis tion al mi … Li asertis al mi, ke en la kazo de Lula la jura afero estas simpla detalo … la problemo estas politika”.
Rocha sentas sin optimisma, ĉar li opinias, ke ekde la venonta 20-a de septembro Lula rajtos forlasi la malliberejon kaj resti „hejme mallibera”, ĉar li en tiu tago jam havos sufiĉan puntempon por atingi tion” … Rocha diras al ni : „Alia grava elemento estas, ke dum la populareco de Bolsonaro rapide iras surplanken la enketoj montras, ke la populareco de Lula refortiĝas … Nuntempe jam pli ol 53 elcentoj de la civitanaro pensas, ke Lula estas senkulpa. La postulo de la socio fariĝas pli kaj pli forta favore al ni …”.
Kuniĝis kun ni nia amikino Mônica Valente, sekretariino de Internaciaj Rilatoj de la Partio de la Laboristoj (PL) kaj ĝenerala sekretariino de la Forumo de San-Paŭlo.
Kune kun tiuj ĉi amikoj ni ekiras sur la vojo al la malliberejo, kie troviĝas Lula. La rendevuo kun la prezidinto okazos je la 4-a en la vespero. Unue ni salutos la grupojn de la Maldormo, kaj oni devos informiĝi pri la proceduroj por eniri la malliberejon. Ĝi ne estas ordinara, sed administra sidejo de la Federacia Polico. En ĝi estas senprepare pretigita ejo, kiu funkcias kiel karcero [1].
Nur Adolfo Pérez Esquivel kaj mi, akompanataj de la advokato Carlos L. Rocha kaj Mônica Valente, eniros por renkonti Lulan. Kvankam la malliberejaj laboristoj estas afablaj, ili estas severaj. Ili prenas niajn telefonojn. La palpesplorado okazas elektronike kaj detale. Oni permesas kunporti nur librojn kaj leterojn al la malliberulo, sed oni atentu … ĉar Adolfo kunportas por li 15.000 ciferecajn leterojn de admirantoj, kaj la gardistoj prenas la memoron por detale priesplori ĝin … ili poste redonos …
Lula troviĝas en la kvara etaĝo. Ni renkontos lin ne en speciala vizitejo, sed en la ĉelo mem. Ni supreniras per lifto ĝis la tria etaĝo, kaj la kvaran ni atingas piede. Fine de koridoreto, maldekstre, estas la pordo. Armita gardisto sidas antaŭ la pordo kaj malfermas ĝin. Estas neniu simileco kun malliberejo – krom la gardistoj – ; la ĉambro aspektas ja kiel administra kaj anonima ejo de oficejoj. Ĝis ĉi tie akompanis nin la ĉefgardisto, Jorge Chastalo (la nomo videblas sur lia T-ĉemizo), alta, forta, blonda, kun verdbluaj okuloj, kun tatuaĵoj sur la antaŭbrakoj. Viro afabla kaj klera, kiu havas – mi tion konstatas – amikajn rilatojn kun la malliberulo.
La ejo estas rektangula, ni eniras kaj ĝi prezentiĝas entute. Mi ne povas foti, ĉar la telefonoj estas for, kaj mi mense stokas ĉion videblan. La ĉambro estas ses aŭ sep metrojn longa kaj ĉ. tri kaj duono larĝan, tio estas, surfaco ĉ. dudek du kvadratajn metrojn granda. Dekstre troviĝas la banĉambro, kun duŝilo kaj necesujo ; ĝi estas aparta ĉambro. Antaŭ ni, en la fono, estas du grandaj kvadrataj fenestroj kun metala horizontala barilo blanke farbita. Eksteraj arĝentgrizaj markezoj lasas eniri la taglumon, sed maleblas rigardi eksteren. En la fona maldekstra angulo estas unupersona lito kovrita de nigra tuko, kaj surplanke kuŝas eta tapiŝo. Super la lito, fiksitaj al la muro, estas kvin grandaj fotoj plenkoloraj de la eta Arthur, ĵus mortinta, kaj de la aliaj nepoj – kun la gepatroj – de Lula. Dekstre kaj malsupre de unu el la fenestroj estas noktotablo el hela ligno, kun stilo de la 1950-aj jaroj, sur kiu kuŝas du skatoloj unu sur la alia ; la supra estas ruĝa. Proksime de la lito, ligna meblo funkcias kiel apogilo por eta nigra televidilo kun ekrano de 32 coloj. Apud ĝi, ĉe la maldekstra muro, estas malalta tableto kun kafkruĉo kaj iloj por kafumi. Tuj apude, alia kvadrata meblo iom pli alta estas apogilo por akvokruĉo, verda bombonujo kiel tiuj troveblaj en oficejoj. La marko de la akvo estas Prata da Serra.
En la alia funda angulo, dekstre, estas la ekzerciloj : benko por ekzercoj kovrita de nigra ne-vera ledo ; elastaj iloj por fortigi la muskolojn kaj unu granda ekzercmaŝino por piedirado. Apude, inter la lito kaj la maŝino troviĝas nigra elektra surrada varmigileto. Super la fenestroj, en la alta spaco de la funda muro estas blanka klimatizilo.
En la centro de la ĉambro staras kvadrata tablo de 1,20 metroj ĉiuflanke, kovrita per elasta gumo ĉielblua kaj blanka, kaj kvar komfortaj nigraj seĝoj kun brakapogiloj. Plia seĝo aŭ fotelo disponeblas ĉe la dekstra muro. Tre proksime de la vando – kiu apartigas la dormoĉambron de la banĉambro – estas granda trikorpa ŝranko helbruna kaj blanka, kun malgranda librobreto ĉe la dekstra flanko ; tio estas la biblioteko.
La tuto havas stilon modestan kaj severan, eĉ firman, por homo, kiu dum ok jaroj estis prezidanto de unu el la dek ĉefaj potencoj en la mondo … Sed ĉio estas tre ordigita, tre pura …
Kun sia kutima tenero, kun varmaj brakumoj kaj amikemaj vortoj, Lula bonvenigas nin kun sia voĉo raŭka kaj forta. Li survestas Adidas-ĉemizon de Corinthians, kiu estas lia plej ŝatata san-paŭla sporta teamo de piedpilkado ; Nike-pantalonon helgrizan kaj blankajn galoŝojn havajstilaj. Li aspektas bonfarta, forta : „Ĉiutage mi piediras naŭ kilometrojn”, li diras al ni. Li havas bonegan psiĥan staton : „Ni atendos pli bonan tempon por esti pesimisto – li asertas –, neniam mi deprimiĝis, neniam de kiam mi naskiĝis ; kaj mi ne deprimiĝas nun”.
Ni sidas ĉirkaŭ la tableto, li antaŭ la pordo kaj la fenestroj malantaŭ li, Adolfo dekstre de li, Mônica antaŭ li, advokato Rocha sidiĝis iom malproksime inter Adolfo kaj Mônica, kaj mi maldekstre de li. Sur la tablo estas kvar kruĉoj plenaj de koloraj krajonoj kaj globkrajonoj.
Mi donas al li ambaŭ librojn de mi kunportitajn, la brazilajn eldonojn de „Cent horojn kun Fidel" kaj Hugo Chávez, "Mia unua vivo”. Li ŝercas pri sia propra biografio, kiun verkas de antaŭ kelkaj jaroj nia amiko Fernando Morais : „Mi ne scias, kiam li finos ĝin … La afero komenciĝis en januaro 2011, kiam mi eksiĝis de la prezidenta posteno. Kelkajn tagojn poste mi renkontiĝis kun kartunistoj de San-Paŭlo … Tio okazis sub ponto, kaj tie infanino demandis min ĉu mi scias kion mi faris favore al la kartunistoj … Ŝi surprizis min kaj mi diris, ke nia faro temis pri niaj socialaj programoj en edukado, sano, loĝado ktp. Ŝi diris : ,Ne ; vi donis al ni dignon …’ Infanino… ! Tio impresis min … kaj mi komentis tion kun Fernando … Mi diris al li : „Aŭdu : estus bone verki libron pri la pensoj de la homoj koncerne niajn farojn dum la mandato ; kion pensas la oficistoj, komercistoj, entreprenistoj, laboristoj, kamparanoj, instruistoj … Ni demandadu ilin, notu la respondojn … Verki libron ne pri tio, kion ni povas rakonti pri mia prezidanta mandato, sed pri la diroj de la homoj … Tiu estas la projekto … (li ridas), sed Fernando mergis sin en grandegan verkadon, ĉar li volas esti detalema … Li verkis nur pri la periodo 1980-2002, tio estas, antaŭ mia prezidantiĝo … kaj temas ja pri grandega volumo … ĉar en tiu 22-jara periodo okazis tiom da aferoj … ni fondis la Unuecan Laboristan Centralon (ULC), PL, la MST, ni faris la kampanjojn Direitas ja !, kaj en favoro de la Konstituciiga Asembleo …. ni transformis la landon … PL fariĝis la unua partio en Brazilo … Mi devas klarigi, ke ankoraŭ nun, en ĉi tiu lando, ekzistas nur unu partio vere organizita, la nia, PL.”
Ni demandis lin pri lia animstato. „Hodiaŭ estas – li diras – la 522-a tago post mia eniro en malliberejon, okazinta la 7-an de Aprilo 2017 … Ĝuste hieraŭ pasis unu jaro de kiam mi faris la plej malfacilan decidon, skribi leteron por rezigni mian kandidatiĝon por la prezidant-elektoj en 2018 … Mi estis en tiu ĉi ĉelo, sola … heziteme … ĉar mi komprenis, ke mi cedis al miaj malamikoj … ili volis malebligi mian kandidatiĝon … Tio estis malfacila momento … unu el la plej malfacilaj …kaj mi estis tute sola ĉi tie … Mi pensis : „Tio estas kvazaŭ oni dolorplena naskas idon kaj neniu estas proksima por helpi …”.
Li malfermas la libron „Cent horojn kun Fidel” kaj diras al mi : „Mi konis Fidel en 1985, ĝuste en la mezo de Julio 1985 … Mi estis por la unua fojo en Havano kiel partoprenanto de la Sindikata Konferenco de Laboristoj de Latinameriko kaj Karibio pri la Ekstera Ŝuldo … Mi tiam jam eliris de ULC, mi ne estis sindikatano, mia tuttempa okupo estis ĝenerala sekretario de PL, kaj mi estis kandidato por la parlamentaj elektoj de la sekvonta jaro … Sed estis ne nur sindikatanoj en tiu Konferenco. Fidel invitis ankaŭ intelektulojn, instruistojn, ekonomikistojn kaj politikajn gvidantojn … Mi memoras, ke ĉ. la 5-a vespere, en la Kongresa Palaco Fidel prezidis, kaj la etoso estis tre enua … Tiam Fidel, kiun mi ne-persone konis, demandis min per mesaĝo ĉu mi parolos … Mi respondis, ke ne, ĉar tio ne estis planita … Li tiam preskaŭ ordonis al mi : „Vi devas paroli, kaj vi estos la lasta, vi fermos la sesion …”. Sed ULC neniel volis, ke mi parolos … do mi ne sciis kion fari … Ĉirkaŭ la 7-a vespere, Fidel surprize anoncas de la prezidanta tablo, ke mi tiam parolos … Mi sentis min devigita, mi stariĝis, iris al la podio … kaj mi komencis paroli … sen tradukado … mi faris longan paroladon kaj en la fino mi diris : „Kamarado Fidel, mi volas diri al la geamikoj ĉi tie kunsidantaj, ke Usono per ĉiu rimedo klopodas konvinki nin pri tio, ke ĝi estas nevenkebla … Sed Kubo jam venkis ĝin, Vjetnamujo jam venkis ĝin, Nikaragvo jam venkis ĝin, kaj ankaŭ Salvadoro venkos ĝin … Ni ne devas timi ĝin !” Okazis tondraj aplaŭdoj. Nu, finiĝis la sesio, kaj mi iris al la domo preparita por mi en La Lageto … Kiam mi alvenis … kiu atendis min en la saloneto de la domo ? Fidel kaj Raúl ! Ambaŭ sidis tie … Fidel unue demandis kiam mi lernis tiel paroli … Mi rakontis pri mia vivo … Kaj tiel ni fariĝis porĉiamaj amikoj …”.
„Mi devas diri – aldonas Lula –, ke Fidel estis ĉiam respektema, neniam li donis al mi ne-realisman konsilon … Neniam li petis malprudentaĵojn de mi … Li estis prudenta … modera … saĝulo … geniulo …”.
Lula tiam demandas Pérez Esquivel, kiu prezidas la internacian komitaton en favoro de la aljuĝo de Nobel-premio pri Paco al la brazila prezidinto, kiel marŝas la projekto. Adolfo detaligas la grandan mondan movadon, kiu subtenas tiun kandidatecon, kaj li diras, ke pri la premio oni ĝenerale anoncas komence de oktobro, tio estas, mankas malpli ol unu monato … kaj ke laŭ fontoj, en ĉi tiu jaro la premion ricevos latinamerikano. Li aspektas optimisto.
Lula insistas pri tio, ke estas tre grava la subteno fare de la Alta Oficejo por la Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj, kiun prezidas Michelle Bachelet. Li diras, ke tiu estas „la plej grava batalo”. Kvankam li ne vidas ĝin facila. Li rakontas al ni anekdoton : „Antaŭ kelkaj jaroj, kiam mi forlasis la prezidantecon, mi estis jam proponita por la Nobel-premio pri Paco. Iam mi renkontis la reĝinon de Svedujo, Silvia, edzino de la reĝo Karlo la 16-a Gustavo. Ŝi estas filino de brazilanino, Alice Soares de Toledo, do ni konfide parolis. Ŝi diris al mi : ,Se vi daŭre estas amiko de Chávez mi kredas, ke vi ne multe progresos … Malproksimiĝu de Chávez kaj vi havos la Nobel-premion pri Paco …”. Tiaj estas la aferoj …”.
Mi demandas lin, kiel li taksas la unuajn ok monatojn da mandato de Jair Bolsonaro. „Bolsonaro fordonas la landon”, li respondas. „Mi firme kredas, ke ĉio okazanta estas gvidata de Petrobras … Pro la super-rezervujo de petrolo off shore Pre-Sal, la plej granda en la mondo, kun grandegaj rezervoj, kun tre granda kvalito … malkovrita en 2006 en niaj marspacoj … kvankam ĝi troviĝas je granda profundeco, pli ol 6.000 metroj, ĝia enhavo estas tiel granda, ke ĉio estas ebla [koncerne la avidecon de tiu registaro, ndlt] … Mi povas aserti eĉ tion, ke oni decidis reaktivigi la Kvaran Armean Ŝiparon – kion faris Vaŝingtono –, kiu esploradas laŭlonge de la atlantika marbordo de Sud-Ameriko, kiam la rezervujo Pre-Sal estis malkovrita … Pro tio ni, kun Argentino, Venezuelo, Urugvajo, Bolivio ktp. fondis la Sekurecan Konsilantaron de Unasur … Tio estas tre grava elemento”.
„Brazilo – aldonas Lula – estis ĉiam regata de elitoj volonte submetitaj de Usono … Nur post kiam ni atingis la povon, en 2003, Brazilo komencis ĉefroli … Ni membriĝis en G-20, fondis BRICS (kun Rusujo, Hindujo, Ĉinujo kaj Sud-Afriko), organizis – por la unua fojo en ekprogresanta lando – la Olimpiajn Ludojn, la Mondturniron de Piedpilkado … Por la unua fojo okazis granda regiona integriĝo en Latinameriko … Ekzemple, niaj interŝanĝoj kadre de Mercosur atingis 15.000 milionojn da dolaroj ; kiam mia mandato finiĝis la kvanto estis 50.000 milionoj … Eĉ kun Argentino, kiam mi prezidantiĝis temis pri 7.000 milionoj, kaj en la fino, 35.000 milionoj … Usono ne volas, ke ni ĉefrolu, ke ni estu ekonomie, politike, industrie kaj militiste suverenaj … Ĝi ne volas, ekzemple, ke Brazilo subskribu interkonsentojn kun Francujo pri la atomaj submarŝipoj … Ni progresis en tiu temo kun la prezidanto François Hollande, sed kun Bolsonaro tio iris surplanken … Eĉ tiun mizeran deklaron tiom krude kontraŭfeministan, kontraŭ Monique, la edzino de la franca prezidanto Emmanuel Macron, oni devas meti en tiun kuntekston …”.
La tempo finiĝas, ni parolas pri multaj el liaj geamikoj, kiuj ankoraŭ havas altnivelajn politikajn funkciojn en diversaj landoj aŭ en internaciaj organizaĵoj. Li petas al ni transdoni al ĉiuj liajn tenerajn salutojn kaj liajn dankojn pro la solidaremo.
Li insistas pri tio : „Diru, ke mi fartas bone, kiel vi povas nun konstati. Mi konscias, kial mi estas mallibera. Mi bone scias. Mi bone scias kiom da juĝoj estas kontraŭ mi. Mi ne kredas, ke la malamikoj liberigos min. Se la Supera Kortumo deklaras mian senkulpecon, ceteraj juĝoj pretas por malhelpi mian liberiĝon. Ili volas min mallibera, ĉar male ili havos grandan riskon …Tio ne timigas min … Mi estas preparita por pacience atendi … Laŭ la cirkonstancoj mi estas bonsorta … antaŭ cent jaroj ili estus jam mortiginta min, per pendumo, mortpafo aŭ dispecigo … por igi ĉiujn forgesi iun ajn ribelon … Mi havas paciencon en mia tasko … Mi ne rezignos … Mi konas mian devon pri la brazila popolo … Mi estas mallibera, sed mi ne plendas, mi sentas min pli libera ol milionoj da brazilanoj, kiuj ne manĝas, ne laboras, ne havas domon … ili estas ŝajne liberaj, sed ili estas malliberigitaj de la socia karaktero, el kiu ili ne povas eliri …”.
„Mi preferas resti ĉi tie senkulpa, ol ekstere kulpa … Al ĉiuj, kiuj kredas je mia senkulpeco mi diras : Ne defendu min per nur blinda fido … Legu la malkaŝojn de The Intercept. Tie estas ĉio, argumentita, pruvita, montrita. Defendu min per argumentoj … Ellaboru rakonton, paroladon … Kiu ne ellaboras paroladon, tiu malvenkas en la milito en la hodiaŭa mondo.”
„Mi firme kredas, ke la juĝistoj kaj prokuroroj, kiuj surscenigis la manipuladon por enkarcerigi min, ne dormas kun la trankvileco, kiun mi havas. Ne mi, sed ili ne havas trankvilecon. Mi estas senkulpa. Sed mi ne restas nenionfaranta. Kio valoras, tio estas la batalo”.
Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara