lunes, 24 de julio de 2017

El la UKo-Seula: Eko 19 informo: Festparolado de Dr. Fettes.




*Estrara Komuniko EKO 2017-19 
sendita el Seulo, la 24an de julio.*


EL LA FESTPAROLADO DE LA PREZIDANTO DE UEA

D-ro Mark Fettes faris la kutiman alparolon en la 102a Universala Kongreso de Esperanto, Seulo, Suda Koreio, la 23an de julio, 2017.

Li komence skizis la unikan rolon de niaj kongresoj; gardanto de nia komunuma vivo. La pensado pluiris pri la dezirindaj roloj de gastoj kaj gastigantoj ene de niaj kongresoj kaj en la turismo ĝenerale – io, kio rilatas al la kongresa temo. Nia prezidanto ligis tiujn pensojn kun d-ro Zamenhof, ankaŭ kun korea eminentulo, per interalie jenaj vortoj:

“Ĉi-jare ni solenas la centan datrevenon de la morto de Zamenhof. Tra la mondo okazas ceremonioj, simpozioj, konferencoj dediĉitaj al lia vivoverko.
Sed mi volas pledi por ankoraŭ pli vasta kompreno de ĝia signifo, kiel elemento en la daŭranta homara strebo vivi harmonie sur nia malgranda kaj unika planedo. Ŝajnas klare al mi, ke se Zamenhof vivus hodiaŭ, li senrezerve aliĝus al tiuj, kiuj alvokas por pli ekologi-konforma konduto de niaj nuntempaj socioj. Kiel ni ĉiuj povas atesti, nia industria civilizacio, inventaĵo de la lastaj jarcentoj, tendencas al troa, eĉ senbrida eksplutado de la naturo, kondutante ĝuste kiel la plej malbona gasto imagebla, kiu ne nur malpurigas la domon sed en la fino detruas ĝin.
Tio estas precize la malo de la konduto, kiun rekomendus Zamenhof, ĉar se ni sekvas lian pensofluon, *homarano* ne povus esti alia ol bona *samterano*.

Ambaŭkaze temas pri bona gastado, kun identa etika sinteno: paŝi leĝere, ami la aliulon, celi al daŭripovaj rilatoj de reciprokeco. Se la aliulo povas esti ankaŭ besto, planto, rivero, dezerto, arbaro, aŭ kiu ajn alia parto de la naturo, tio ŝanĝas nenion esencan pri la dezirinda konduto.

“Tiuj pensoj venis al mi kvazaŭ enkonduke al nia ĉi-jara kongresa temo: ‘Turismo kaj evoluo: vojoj al daŭripovo.’ Unuavide tiu temo ŝajnas malproksime de la pensaj kontribuoj de Zamenhof, ĉe kiu oni vane serĉus vortojn kiel ‘daŭripovo’ kaj ‘ekologio’, ĉar en lia epoko oni ankoraŭ ne elpensis ilin. Pli profunda rigardo tamen montras la grandan kongruon inter
lia rezonado kaj tiuj nuntempaj konceptoj. Daŭripovo, ni povus diri, estas nia nuntempa maniero paroli pri ne-entrudiĝemo, tiu zamenhofa koncepto kiun ni retrovas jam en la Unua Libro.

Daŭripova socia evoluo estas tia evoluo, kiu reduktas la trudiĝemon de la socio al la ekologiaj kaj kulturaj sistemoj kiuj vivtenas ĝin. Kaj daŭripova turismo estas tia turismo, kiu
celas disvolviĝi konforme al la bezonoj kaj kapabloj de la gastiganta lando kaj popolo, kontribuante al ĝia ekonomia, ekologia kaj kultura bonfarto. Kiel bona gasto.

“Bona gasto ankaŭ strebas lerni de siaj gastigantoj. Kaj do por kelkaj minutoj mi invitas vin akompani min tra la vivoverko de korea pensulo, homo kiu vivis pli ol mil jarojn antaŭ Zamenhof, sed kiu ŝajnas al mi lia spirita parenco. 
Lia nomo estis Choi Chiwon; poste en sia vivo li alprenis la kromnomon Go-un, ‘Soleca Nubo’.
Kiel Zamenhof, li naskiĝis en reĝlando ĉe la periferio de granda imperio, la ĉina Tang-dinastio. Zamenhof edukiĝis en la rusa, fine vojaĝante al Moskvo por siaj universitataj studoj; Choi
edukiĝis en la ĉina, irante nur 11-jara al Xian por enskribiĝi en la
klasika imperia studsistemo; li restos for el Koreio ĝis sia 27-a jaro .
Kaj ambaŭ homoj revenis hejmen forte konvinkitaj pri la bezono de spirita-etika reorientiĝo en la socio ĉirkaŭ si, al kiu ili dediĉos la reston de sia vivo.

Kiel Zamenhof, Choi pensis tute neortodokse. Li malakceptis la tradiciajn dividojn inter popoloj, ŝtatoj kaj religioj, resumante sian sintenon per la vortoj:

*La vero ne malproksimas de la homo,*

*Por homo ne ekzistas lando fremda.*

Ĉerpante el profunda kono de la instruoj de Konfuceo, Laŭzio kaj Budho, li pledis por ilia kunigo en komuna harmonia tuto kiun li nomis *pung-nyu*, laŭvorte ‘vent-fluado’, sed kiu esprimas specon de serena kaj malfermkora vivĝojo.”

La festparolo daŭrigis la komparon inter la vivoj de la du elstaruloj, ĝis la sekva fermpunkto:

“Jen do nia paradoksa konkludo. Daŭripova turisto — en la zamenhofa lingvaĵo, homarano — estas homo, kiu sentas sin ĉiam kaj ĉie samtempe hejme *kaj* gaste. Ni paŝas zorge en la hejmoj de aliaj, ĉar ni komprenas, ke ili estas ankaŭ niaj hejmoj. Ni traktas delikate kaj ameme la propran hejmon,
ĉar ni komprenas, ke ankaŭ tie ni finfine estas gastoj. Jes, ni ĉiuj estas gastoj sur ĉi tiu tero, kiun ni vizitas por tro mallonga tempo, apenaŭ sufiĉe por kompreni nin mem, por ne paroli pri la kompreno de niaj samteranoj. Tio estas nia sorto, kiel niaj grandaj antaŭuloj kiel Choi kaj Zamenhof klopodis klarigi al ni siamaniere, per siaj verkoj kaj siaj vivoj.

“La kongresa semajno etendiĝas antaŭ ni. Mi esperas ke vi jam nun komencas senti vin hejme en nia urbo de gastoj. Mi esperas ke la multaj riĉaĵoj de la programo liveros abundajn okazojn por sperti apartenon, por kleriĝi pri nia kulturo, por disvolvi vian esperantistecon. Kaj mi esperas ke vi samtempe profitos la ŝancon ekkoni Koreion, se vi venis ĉi tien el alia lando, ekkoni ĝin kiel la hejmon de la koreojsed ankaŭ dela korea naturo, sen kiu ĝi ne estus Koreio. La vojo al daŭripovo iras tra miloj kaj milionoj da tiaj spertoj, per kiuj ni lernas ami la diversecon de la mondo
kaj labori por ĝia protektado kaj prizorgo. Kiel bonaj gastoj.”


La plena versio de la alparolo  estas trovebla en la retejo de
UEA kaj la kongreso. Ĝi aperas en la Kongresa Kuriero. La PDF-versio de la Komuniko prezentas kvar fotojn el la inaŭgura ceremonio.



Aperintaj komunikoj legeblaj ĉe:http://aktivulo.net/eo/
content/komunikoj-pri-agado

No hay comentarios.:

Publicar un comentario