domingo, 15 de marzo de 2020

Kronviruso ne tro aperas en Esperanto.




MALMULTAJ ESPERANTISTOJ OKUPIĜAS PRI LA AFERO DE LA KRONVIRUSO... ŝajnas ke oni opinias ke la afero ne taugas al Esperanto movado, kaj ni daŭrigos nian agadojn, kunvenojn, kongresojn...
La reto kaj ĵurnaloj estas plenaj de menzogoj, kaj malfacilas scii pri la vero.
Almenaŭ estas unu kiu ŝajnas atesti:
"Flegistino el Mulhouse franclingve skribis la 14-an de Marto 2020 en sia Facebook-paĝo :
Saluton,
Malgranda novaĵo de la areo de Mulhouse :
Ĉi tie estas la katastrofo.
Intensflegaj servoj estas plenaj kaj superŝutitaj. Ĉiuj flegistoj, ekipaĵoj, instalaĵoj kaj kuracejoj estas implikitaj.
Ĉiuj intensflegaj servoj en la regiono estas plenaj.
La viruso mortigas multajn maljunulojn, kiuj ne estas kalkulitaj en la statistikoj, ĉar ili ne estis testitaj.
La kazoj en la urĝaj servoj estas junuloj en aĝo de 40-50 jaroj kun akra spira maltrankvilo.
La homojn de pli ol 75 oni ne plu zorgas pro manko de rimedoj.
Ĝi (la malsano) ne estas "nur gripo".
Avertu vian familion kaj amatojn pri respekto de higienaj kaj kontaktaj limigaj reguloj.
Vi devas resti hejme por protekti vin kaj aliajn".-//
_
Rete informas:
<bert.schumann@gmail..com>
.

No hay comentarios.:

Publicar un comentario