URĜA MESAĜO DE LA ĜENERALA
SEKRETARIO DE UNUIĜINTAJ NACIOJ
Hodiaŭ, la 23-an de marto 2020, la Ĝenerala
Sekretario de UN, António Guterres, anoncis la jenan
alvoko
Nia mondo frontas komunan malamikon:
COVID-19.
La viruso ne interesiĝas pri nacieco aŭ
etneco, partio aŭ kredo. Ĝi atakas ĉiujn homojn, senindulge.
Dume, armita konflikto daŭre furiozas tra
la mondo.
La plej vundeblaj – virinoj kaj infanoj,
handikapitoj, la marĝenaj kaj la dislokitaj – pagas la plej altan prezon.
Ili estas ankaŭ la plej senŝirmaj kontraŭ
plene detruaj perdoj pro COVID-19.
Ni ne forgesu, ke en landoj ruinigitaj pro
milito, sansistemoj kolapsis.
Profesiuloj pri sano, jam malmultaj, estas
ofte aparte minacataj.
Rifuĝintoj kaj aliaj personoj dislokitaj
pro perforta konflikto estas duoble vundeblaj.
La furiozo de la viruso montras la stulton
de milito.
Jen kial hodiaŭ mi alvokas al tuja tergloba
pafĉeso en ĉiuj anguloj de la mondo.
Venis la momento por forŝlosi konflikton
kaj kune fokusiĝi je la vera granda barakto por niaj vivoj.
Al militaj partioj, mi diras:
Retiriĝu el minacado.
Flankenmetu malfidon kaj malamikecon.
Silentigu la pafilojn; haltigu la
artilerion; ĉesigu la bombadon.
Temas pri decidiga momento…
Por helpi krei koridorojn por vivosava subteno.
Por malfermi valorajn fenestrojn por
diplomatio.
Por alporti esperon al lokoj inter la plej
vundeblaj de COVID-19.
Ni inspiriĝu de koalicioj kaj dialogado
kiuj iom post iom formiĝas inter rivalaj partioj por ebligi komunajn alfrontojn
al COVID-19. Sed da tiuj ni bezonas multe pli.
Finu la malsanon de milito kaj
kontraŭbatalu la malsanon kiu ruinigas nian mondon.
Ĉio komenciĝas per militohalto ĉie. Tuj.
Jen tio kion bezonas nia homa familio, nun
pli ol iam ajn antaŭe.
___________________________________________________________________________
Universala
Esperanto Asocio, Oficejo por rilatoj kun UN, 777 United Nations Plaza, New
York, NY 10017. [1] 212-687-7041. www.esperantoporun.org
No hay comentarios.:
Publicar un comentario