KOMPRENEBLE, "LA MONDO JAM ENIRIS EN LA KAHOSA ERAO DE LA "HOMO VIDENS" KIU ANTAŬENIRAS LA FINALAn "HOMO STULTAn" kaj definitive sklavigitan"
(teksto el la RETO)
do ni ne povas peti al UEA ,
kaj al la tuta esperantistaro,
esti liberigita de la afero.
Do legu kaj kunlaboru sen perdi la esperon kaj la konvinkon ke ESPERANTO ankoraŭ iom povas fari por la "alia mondo".
Gazetaraj Komunikoj de UEA-N-ro 792-2019-04-05
NOVA VIDEO-LISTO ĈE LA JUTUBA KANALO DE UEA MONTRAS, KIOM MOJOSA ESTAS LA UK
UEA aldonis al sia kanalo ĉe Jutubo la diversajn filmetojn pri la 103-a UK de Lisbono, faritaj de invititaj filmistoj al la kongreso. La kanalo alireblas per https://www.youtube.com/user/ UEAviva. Se oni ankoraŭ ne abonis la kanalon, UEA kore invitas al abono per klako sur la tiucela butono ĉe Jutubo.
Sekvas en la listo la impona serio de 24 filmetoj fare de Ciro Gomes de Freitas, kun pluraj intervjuoj kaj pri diversaj programeroj de la kongreso. La serio entute jam estas preskaŭ 5 horojn longa! Kaj novaj eroj plu aldoniĝas.
Finas la liston la profesie ! ĵurnalis maj 10 filmetoj de Nelida Weidmann-González-Fonseca por SvisRaporto, kiu faris laŭtagajn raportojn kaj aparte prezentis interesajn momentojn de la UK. Spekteblas en ili pluraj mojosaj eroj de la Universala Kongreso 2018.
UEA kore dankas la filmistojn, kiuj registris tiujn belajn momentojn de nia kongreso en formo de vera dokumento, inform- kaj historivalora, por ke ĉiuj povu konatiĝi kun nia plej grava Esperanto-evento. La samaj klopodoj estos por la 104-a UK en Lahtio, Finnlando. Se vi ankoraŭ ne aliĝis, vi povas tion fari per la reta aliĝilo al la UK: http://www.uea.org/kongresoj/
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario