EN PARIZO, la 15-an de Decembro 2018, tri flavveŝtuloj
alternis sur la Placo de la Operejo por legi paroladon “al
la franca popolo kaj al la prezidanto de la Respubliko,
Emmanuel Macron”. La teksto tuj anoncis : “Tiu
ĉi movado apartenas al neniu kaj al ĉiuj. Ĝi estas la
esprimiĝo de popolo kiu, de kvardek jaroj, vidas sin
senposedigita je ĉio, kio ebligis al ĝi kredi je sia
estonteco kaj je sia grandeco.”
En malpli ol monato, la kolero kaŭzita de imposto pri
brulaĵoj tiel kondukis al ĝenerala diagnozo samtempe socia
kaj demokratia : la movadoj, kiuj kunigas partojn de la
loĝantaro malmulte organizitajn rapide politikigas ilin.
Tiom, ke la “popolo” malkovras, ke ĝi estas
“senposedigita je sia estonteco” jaron kaj duono post kiam
ĝi metis al sia pinto homojn, kiuj fanfaronis esti
forbalainta du partiojn kiuj, ĝuste dum kvardek jaroj,
alternis en la registaro.
Kaj jen la ĉefo de la skipo cedis. Same kiel, antaŭ li,
aliaj liaspecaj mirinduloj, ankaŭ junaj, ridantaj, modernaj :
s-roj Laurent Fabius, Anthony Blair kaj Matteo Renzi,
ekzemple. Por la liberala burĝaro la elreviĝo grandegas. La
prezidant-elekto de 2017 – miraklo, ĉiela surprizo,
gajnsistemo – igis ĝin esperi, ke Francujo fariĝis feliĉa
insulo en turmentata Okcidento. Tempe de la surtroniĝo de
s-ro Macron kun fono de la Himno al la ĝojo, la
brita semajnulo The Economist , perfekta
mezurilo de la sento de la internaciaj gvidantoj, prezentis
lin kiel Jesuon paŝantan sur akvo, en brila kostumo kaj kun
rideto sur la lipoj.
La maro englutis la mirinfanon, tro
fideman al siaj intuicioj kaj tro malestimantan la ekonomian
kondiĉon de la aliuloj. Dum elektokampanjo la situacio de
sociala seneliro intervenis nur kiel ornamo, ĝenerale por
klarigi la sintenon de tiuj, kiuj voĉdonas malbone. Sed
poste, kiam la “malnovaj koleroj” sumiĝas
kaj kiam, sen konsidero por tiuj, kiuj ne plu povas daŭrigi,
oni estigas novajn,tiam la “monstro”, kiel nomas ĝin s-ro
Christophe Castaner, ministro pri internaj aferoj, povas
elveni el sia skatolo. [1]
La estingiĝo de
maldekstra memoro en Francujo klarigas, kial oni tiel malmulte
elvokis la analogiojn inter la “flavveŝtuloj” kaj la
laboristaj strikoj de Majo-Junio 1936. Jam tiam la sama
surprizo de la superaj klasoj montriĝis antaŭ la vivkondiĉoj
de la laboristoj kaj antaŭ ilia postulo je digno : “Ĉiuj,
kiuj estas fremdaj al tiu sklava vivo, tiam klarigis la
filozofino kaj laborista aktivulino Simone
Weil, ne kapablas kompreni tion, kio estis
decida en tiu ĉi afero. En tiu ĉi movado temas pri io tute
alia ol pri iu aŭ alia aparta postulo, kiom ajn grava ĝi
estas. (…) Temas pri tio, ke post esti ĉiam
cedanta, ĉion suferanta, ĉion dolore akceptanta silente dum
monatoj kaj jaroj, oni nun kuraĝas leviĝi, teni sin stare.
Preni la parolon siavice.” [2]
Poste, elvokante la interkonsentojn ĉe la ĉefministro, kiuj
naskis pagatajn feriojn, la kvardekhoran laborsemajnon kaj
altigojn de la salajroj, Léon
Blum raportis tiun parol-interŝanĝon inter
du intertraktintoj de la mastraro : “Mi aŭdis
s-ron Duchemin diri al s-ro Richemond, kiam oni vidigis al li
la kvoton de certaj salajroj : « Kiel eblas tio ?
Kiel vi povis lasi fari tion ? »” [3]
Universo
de teĥnikaj devigoj, de plenigeblaj demandaroj, de mezurenda
produktivo
Ĉu s-ro Macron eble havis la saman revelacion, kiam li
aŭdis la flavveŝtulojn rakonti sian ĉiutagan vivon ?
Kun la okuloj fiksitaj al telesuflorilo, streĉita, iom pala,
li ĉiukaze koncedis ke “la klopodoj, kiujn oni
postulis de ili, estis tro grandaj” kaj ke tio “ne
estis justa”. La “pedagogio” povas esti ĝojiga,
kiam ĝi ŝanĝas la adresaton.
“Kiel ni povis lasi fari tion ?” Ĉiu konas pli
bone, danke al la flavveŝtuloj, la liston de maljustaĵoj
faritaj de la nuna registaro : 5 eŭroj monate malpli en
2017 por tiuj, kiuj ricevas personigitan helpon al loĝado
(APL laŭ la franca) kaj samtempe la forigo de la progresado
de la imposto pri kapitalo ; forigo de la imposto pri
riĉaĵo (ISF) kaj samtempe malaltigo de la aĉetpovo de la
pensiuloj. Sen forgesi la plej kostan : la “librotenan
simpligon” de la impostkredito por konkurenckapablo kaj por
dungo (CICE) pagata al la entreprenoj. En 2019 la publika
trezoro do pagos dufoje al s-ro Bernard Arnault, la plejriĉulo
de Eŭropo, proprietulo de Carrefour kaj
de LVMH, de la gazetoj Le Parisien kaj Les
Échos. Tiu sola dispono kostos proksimume 40 miliardojn
da eŭroj en 2019, do 1,8 elcenton de la malneta enlanda
produkto (MEP) aŭ, se oni preferas … pli ol centoble la
sumon de la reduktado de la APL. En kvinminuta filmeta
kolerparolado, kiu kontribuis al la lanĉiĝo de la flavveŝta
movado, s-ino Jacline Mouraud plurfoje demandis al s-ro
Macron : “Sed kion vi faras per la mono ?” Jen
la respondo.
Eksterordinare alta prezo por plenigi la benzinujon,
aŭtomobila teĥnika kontrolo eĉ pli rigora, kaj jen ĉio
venis al la surfaco. La bankoj, kiuj regalas sin per ĉiu
kredito, kiun ili donas, sed kiuj, pro ŝparemo, “aligrupigas”
siajn oficejojn – do ili fermas ilin –, kaj fermas la
kontojn de siaj klientoj, kiam ili elmetas ĉekon sen kontroli
sian bonhavon por transvivi monatfinon. La pensioj, jam tro
malaltaj, kiujn la registaro prisuĉas kvazaŭ ili estus ĝia
rabista kaverno. La virinoj, kiuj kreskigas siajn infanojn
sole kaj kiuj malfacile ricevas la nutraĵ-monon de siaj eksaj
kunuloj, ofte same malriĉaj kiel ili. La paroj devas kunvivi
malgraŭ sia diseco, ĉar ili ne povas pagi du luprezojn. La
necesaj novaj elspezoj, Interreto, komputilo kaj poŝtelefono,
kiujn oni pagas ne por la plezuro rigardi filmojn ĉe Netflix,
sed ĉar la raciigo de la servoj de la poŝto, de la imposto,
de la fervojo, ankaŭ la malapero de la telefon-kabinoj,
detruis ĉian eblecon vivi sen ili. Kaj la akuŝejoj, kiuj
fermas, la vendejoj, kiuj malpliiĝas, Amazon kiu ĉie etendas
siajn deponejojn. La tuta ĉi universo de sociala anemio, de
teĥnologiaj devigoj, de plenigendaj demando-slipoj, de
mezurenda produktivo, ankaŭ de soleco, ekzistas pli aŭ
malpli ekster Francujo (vidu la artikolon ......p. 20,
21, [aperonta ĉi tie en 2 semajnoj]) ; ĝi trudiĝas
sub tre malsamaj politikaj reĝimoj kaj ĝi ekzistis antaŭ la
elekto de s-ro Macron. Sed ŝajnas, ke la franca prezidanto
amas tiun novan mondon kaj faris ĝin sia socio-projekto.
Ankaŭ pro tio li estas malamata.
Tamen ne de ĉiuj : tiuj, kiuj
troviĝas en bona situacio, diplomitoj, burĝoj, loĝantoj de
metropoloj, estas same optimistaj kiel li. Tiom longe, kiom la
lando estas trankvila, aŭ malespera, kio signifas la samon,
la mondo kaj la estonteco apartenas al ili. Flavveŝtulo,
proprietulo de unu el tiuj unufamiliaj domoj kiuj, en la
1970-aj jaroj, estis simbolo de socia supreniro, amare
ironiis : “Kiam la aviadiloj flugas malalte
super nia domaro, oni diras al si : « Jen la
parizanoj, kiuj povas flugi en feriojn. Kaj krome ili lasas al
ni sian kerosenon ».” [4]
S-ro Macron tamen povas kalkuli kun aliaj apogoj krom tiuj
de la nomadaj burĝoj de la ĉefurbo, inkluzive de
ĵurnalistoj. Tiu de la Eŭropa Unio ekzemple : Kun
Britujo, kiu revenas al sia insulo, kun Hungarujo, kiu
grumblas, Italujo kiu malobeas, ĝi ne povas malhavi Francujon
nek puni ĝin kiel Grekujon, kiam ĝiaj buĝetoj transiras la
kadron. Ĉar, kiom ajn s-ro Macron malfortiĝis, li restas unu
el la tre malmultaj figuroj, kiuj sur la ŝaktabulo de la
liberala Eŭropo ankoraŭ valoras. Bruselo kaj Berlino do
zorgos por ke li restu.
La
burĝaro, kiu konas siajn interesojn, scias unuiĝi kiam la
domo brulas
Tiom ke ĝi koncedas al Parizo kelkajn ĉefpekojn. Kvar
tagojn antaŭ ol la franca prezidanto akceptis plurajn
postulojn de la flavveŝtuloj, kio sekvigus altigon de la
buĝeta deficito trans la sanktan limon de 3 elcentoj de la
MEP, la eŭropa komisaro pri ekonomiaj kaj financaj aferoj
Pierre Moscovici, anstataŭ riproĉi kaj minaci lin en la
espero malinstigi lin fari tiom frenezan malprudenton, li
sciigis, ke li vidas en tio nenian maloportunon : “Mi,
kiu estas la gardisto de la traktato pri stabileco kaj kresko,
ne havas la rolon por diri al tiu aŭ tiu lando : « Vi
devas malaltigi tiun aŭ tiun socialan elspezon, vi devas
ricevi tiun aŭ tiun imposton. » (…) Tiu
regulo de 3 elcentoj ne estas la plej grava. Gérald
Darmain [la franca ministro pri publika
buĝeto] diris, mi komprenis lin : « 2,9 aŭ
3,1, tio ne estas infero aŭ paradizo » ; pri tio
li ne tute malpravas, kaj devas decidi Francujo, kion ĝi
devas fari. Mi ne diros hodiaŭ : « Francujo estas
minacata de sankcioj, ĝi transiris la procedurojn de
deficito »”(France-Inter, 6-an de Decembro
2018). Oni ne povas tro konsili al la hispanoj, italoj kaj
grekoj traduki tian teksteron (niaj internaciaj eldonoj taskos
sin pri tio …), kaj al estonta franca registaro, kies
ekonomia suvereneco estus pli kontestata kaj ĝiaj buĝetaj
transpaŝoj malpli akceptitaj, konservi kopion de ĝi en siaj
dosieroj.
“En krizaj
momentoj la laŭcifera kalkulado estas duaranga”, s-ro
Macron pledis antaŭ la parlamentanoj de sia plimulto por
pravigi la dekon da miliardoj da eŭroj de kroma deficito,
kiun li ĵus decidis fari. Kaj s-ino Angela Merkel preskaŭ
tuj apogis la koncedon de sia partnero, destinita, laŭ
ŝi, “respondi al la plendoj de la homoj”. La
franca dekstra opozicio ankaŭ urĝe alvokis por ĉesigi la
manifestaciojn. La burĝaro, kiu bone konas siajn interesojn,
scias unuiĝi kiam la domo brulas. Por “savi la
soldaton Macron”, la mastraro eĉ instigis la
entreprenistojn pagi esceptan kromaĵon al siaj salajruloj –
kaj ĝia prezidanto eĉ postulis altigon de la minimuma
salajro ! Kaj la komunikiloj ĉesis mokpiki potencon en
ekstrema situacio. Ili estis avertitaj de respektataj
ekonomikisto kaj politiksciencisto : “La
ĵurnalistoj devas memori, ke ili ne estas simplaj
observantoj, sed ke ili estas parto de la elitoj, kies rolo
estas ankaŭ evitigi al la lando la ĥaoson.” [5]
Mesaĝo ricevita de la ĉefartikolisto de la Figaro post
la parolado de la prezidanto de la respubliko : “En
la momento oni devas agnoski al la plenuma povo la meriton, ke
ĝi konservis la esencon. (…) La impostaj
disponoj favore al la investo (parta nuligo de la imposto pri
riĉaĵo (ISF), imposto[“flat tax”] pri
ŝparaĵo …) estas konservataj, same kiel la malaltigoj de
ŝarĝoj kaj de impostoj, kiuj pezas sur la entreprenoj. Nur
ke tio daŭru !” [6]
Sento
de absoluta malfido al la kutimaj kanaloj de reprezentado
Oni ne povas ekskludi, ke tiu deziro plenumiĝos. La
potenco ŝanceliĝis, ĝi ne estas teren batita ; ĝi
restariĝis, protektata de la institucioj de la 5-a respubliko
kaj de parlamenta plimulto, kiu restos al ĝi des pli fidela
ke ĝi dankas al ĝi ĉion. Ĝi ankaŭ komprenigis, ke ĝia
afiŝita liberalismo ne malhelpos ĝin dismeti
kiras-veturilojn en Parizo kaj antaŭmalhelpe aresti centojn
da manifestaciantoj (1723 la 8-an de Decembro), same kiel ĝi
jam faris en du sinsekvaj semajnoj. Ĝi ne hezitis inventi
timojn – la prezidantejo elvokis “malmolan
kernon” venintan al Parizo “por
mortigi” – nek elvoki eksterlandan komploton –
kompreneble rusan. Fine, per tio ke s-ro Macron pozicias sin
mem antaŭ la “demandon de la enmigrado”, li
konfirmas sian emon je politika cinikeco.
La potenco povas ankaŭ profiti de la malforta konsidero de
la flavveŝtuloj pri la internacia ekonomia ordo. La
“jupiteraj” fanfaronadoj de la respublika prezidanto, lia
simbiozo kun la financa kaj kultura universo de la riĉuloj
efektive favoris la iluzion, laŭ kiu lia politiko sekvas
personan kapricon kaj do ke li facile kapablas radikale ŝanĝi
ĝin sen malrespekti ĉiajn riglilojn. Sed Francujo jam ne
disponas pri sia mono, ĝiaj publikaj servoj estas
subordigitaj al eŭropa konkurenc-politiko, ĝia buĝeto estas
kontrolata linion post linio de la germanaj respondeculoj, kaj
ĝiaj komercaj traktatoj estas intertraktataj en Bruselo.
Tamen, en la listo de la kvardek du postuloj plej
disvastigataj de la flavveŝtuloj la termino “Eŭropo” nek
la adjektivo “eŭropa” aperas eĉ ne unu fojon.
Same ŝajnis, ke la okupantoj de la
trafik-cirkloj kaj iliaj adeptoj volis protesti pli kontraŭ
la nombro de parlamentanoj kaj la privilegioj de la ministroj
ol akuzi la senpovecon de siaj regantoj. Nu, oni ĵus vidis
tion en la kazo de Ford, la mastro de usona
multnacia konzerno povas rifuzi telefoni kun franca ministro,
eĉ kiam lia societo anoncis fermi fabrikon en Blanquefort,
apud Bordozo, kaj senlaborigi siajn 850 salajrulojn. [7]
Pierre
Bourdieu, antaŭ dudek jaroj analizante la
senlaborulan movadon de la vintro 1997-1998, vidis en
tio “socian miraklon”, kies unua konkero estis
ĝia ekzisto mem : “Ĝi elŝiras la
senlaborulojn, kaj kun ili ĉiujn laboristojn en situacio de
provizoreco, kies nombro ĉiutage kreskas, el la nevideblo, el
la izoliteco, el la silento, mallonge, el la neekzistado.” [8]
La apero de la flavveŝtuloj, same “mirakla” kaj multe pli
potenca, atestas pri la laŭgrada malriĉiĝo de ĉiam pli
larĝaj partoj de la loĝantaro. Sed ankaŭ pri sento de
absoluta malfido, proksima de naŭzo, al la kutimaj kanaloj de
reprezentado : la movado havas nek gvidantojn nek
proparolanton, ĝi reĵetas la partiojn, fortenas la
sindikatojn, ignoras la intelektulojn, kontraŭbatalas la
komunikilojn. Verŝajne en tio sidas ĝia populareco, kiun ĝi
konservis eĉ post la scenoj de perforto, kiujn ĉia ajn alia
potenco povintus uzi siafavore. Ĝi ankaŭ povas montri
la plenumadon de parto de siaj postuloj. Escepte de la
posedantoj de grandaj riĉaĵoj, kiu povas diri ion tian en la
lastaj dek jaroj ?
Estas senutila voli legi la estontecon de
movado kulture tiom fremda al la plej multaj de tiuj, kiuj
faras tiun ĉi gazeton kaj de tiuj, kiuj ĝin legas. Ĝiaj
politikaj perspektivoj estas malcertaj ; ĝia karaktero
malhomogena, kiu kontribuis al la atento, kiun ĝi ĝuas,
minacas ĝian kunteniĝon kaj ĝian potencon : la
interkonsento inter laboristoj kaj mezaj klasoj okazas pli
facile kiam oni volas rifuzi imposton pri brulaĵoj aŭ
forigon de la ISF ol kiam altigo de la minimuma salajro
timigas mastron aŭ metiiston, ke iliaj sociaj kontribuaĵoj
altiĝas. Tamen ja ekzistas ebla unuiga cemento, ĉar multaj
postuloj de la flavveŝtuloj devenas el la transformiĝoj de
la kapitalismo : malegalecoj, salajroj, imposto, detruiĝo
de la publikaj servoj, ekologio kun puna seriozeco, ŝanĝoj
de teritorioj [9],
superreprezentado de la diplomita burĝaro en la politikaj
instancoj kaj en la komunikiloj, ktp.
Du
vicoj, kiuj kruciĝas sen respondi unu al la alia, du
maldekstroj kiuj ne konas unu la alian
En 2010 la ĵurnalisto
François Ruffin elvokis la imagon de du progresemaj vicoj
kiuj, en Amieno en la sama tago, interkruciĝis sen aliĝi unu
al la alia. Unuflanke vico de laboristoj de Goodyear.
Aliflanke alimondisma manifestacio kontraŭ kontraŭvirina
leĝo en Hispanujo. “Tio estas, skribis
Ruffin, kvazaŭ du mondoj, disaj nur je ses
kilometroj, turnus al si la dorson. Sen ebleco de kuniĝo
inter la « malmolaj » de la fabrikoj kaj, kiel
ironias laboristo, « la burĝoj de la centro kiuj faras
sian promenadon ». [10]
En la sama momento ankaŭ la socisciencisto Rick Fantasia en
Detrojto, Usono, menciis la ekziston de “du
maldekstroj, kiuj ignoras unu la alian”, unu konsistanta
el aktivuloj sen politika perspektivo, la alia el realistoj
sen volo agi. [11]
Kvankam la disecoj de Amieno kaj de Detrojto ne tute kongruas,
ili memorigas pri la kreskanta abismo inter popola universo,
kiu suferas la batojn kaj provas redoni ilin, kaj kontestada
mondo (ĉu tro ?) ofte inspirata de intelektuloj, kies
papera radikaleco estas nenia danĝero por la socia ordo.
Ankaŭ tiun disecon la movado de la flavveŝtuloj siamaniere
memorigis. La tasko superi ĝin estas ne nur ĝia …
Serge HALIMI
NOTOJ
[1] “Monstro
kiu naskiĝis el malnovaj koleroj”,
Christophe Castaner, Brut, 8-an de Decembro 2018.
[2]
Simone Weil, “La vie et la grève des ouvrières
métallos”, La Révolution prolétarienne,
Parizo, 10-an de Junio 1936.
[3]
Citita en Quand la gauche essayait. Les leçons du
pouvoir (1924, 1936, 1944, 1981), Agone, Marsejlo, 2018.
[4]
Citita de Marie-Amélie Lombard-Latune kaj Christine Ducros,
“Derrière les « gilets jaunes », cette France
des lotissements qui peine”, Le Figaro, Parizo,
26-an de Novembro 2018.
[5]
Elie Cohen kaj Gérard Grunberg, “Les
Gilets jaunes : une double régression”, Telos, 7-an de
Decembro 2018.
[6]
Gaëtan de Capèle, “L’heure des comptes, Le
Figaro, 11-an de Decembro 2918.
[7]
Kp collectif, Ford Blanquefort même pas mort !,
Libertalia, Montreuil, 2018.
[8]
Pierre Bourdieu, Contre-feux, raisons d’agir,
Parizo, 1998.
[9]
france : déménagement des territoires. -vl
[10]
François Ruffin, “Dans la fabrique du mouvement social”, Le
Monde diplomatique, Decembro 2010
[11]
Rick Fantasia, “Ces deux gauches américaines qui
s’ignorent”, Le Monde
diplomatique, Decembro 2010.
|
|
|
No hay comentarios.:
Publicar un comentario