"Ne kompatu min!" - 2 Oktobro 2017 de AlK
APARTENI AL LA CO DE UEA, NE ESTAS ĈIAM TRO PLAĈA TASKO.
ĈEFE SE LA "ĜENERALA DIRECTORO" ESTAS INO... KAJ UEA REJUINIĜIS...
JEN ATESTO DE DEMISIITO.
ĈEFE SE LA "ĜENERALA DIRECTORO" ESTAS INO... KAJ UEA REJUINIĜIS...
JEN ATESTO DE DEMISIITO.
Tobiasz Kaźmierski kaj Clay Magalhães
En la postkongresa Ondo vi povis legi pri la demisio
de Tobiasz Kaźmierski. Por ĉesigi onidirojn, kiujn provokis ĉi tiu
informo, ni petis lin klarigi la kaŭzojn de la eksiĝo. Vidu lian
klarigon ĉi-sube. Ni esperas, ke ankaŭ la Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu
pro multaj urĝaĵoj ne povis ĉi-monate prezenti sian opinion, antaŭ la
pretigo de la novembra Ondo trovos liberan duonhoron por respondi niajn
demandojn pri la lastatempa evoluo de la Centra Oficejo.Ĵus finiĝis Arkones en Poznano. Kompreneble, dum la festivalo multaj el la partoprenantoj (el kiuj pluraj estas miaj amikoj) demandis pri mia postroterdama vivo kaj kialoj de mia aŭgusta demisio.
En tono de tiuj demandoj mi ne malofte aŭdis kompaton. Superflue.
Ekde mia rezigno pasis pli ol unu monato. Demisioj mem estas ne tre eksterordinaraj kaj mi kredas, ke preskaŭ ĉiu demisiis almenaŭ unufoje en sia vivo. Kaj ekde la eksoficiĝo pasis pli-malpli du semajnoj. Ili estis plenaj de organiza laboro por Arkones kaj mastrumado de translokiĝa kaoso. Malgraŭ tio, mi fartas tute bone kaj ne estas mi, kiu meritas vian kompaton.
Mia eksoficiĝo estis funde pripensita faro kaj la decidon multe influis la nuna situacio en la Centra Oficejo de UEA.
Ni ne nur perdis la talentan direktoron kaj kolegon Osmo Buller sed ankaŭ ricevis la novan Ĝeneralan Direktoron, kio ekde komenco ŝajnis esti stranga ludo aŭ malamuza ŝerco de la Estraro.
Mi povas konfesi, ke en la vespero antaŭ la elekto de Veronika Poór, mi flustris al Michael Boris, ke mi kredas, ke la nura kaj memkomprenebla kandidato estas Nikola Rašić kaj du aliaj (novuloj) estas konsiderataj nur por montri, ke oni efektive ne limigis la ŝancojn de kontrkandidatoj.
Rapide evidentiĝis, ke mi estas naivulo. Jam kelkajn tagojn poste la junularo gaje tostis je la sano de “ilia” nova Ĝenerala Direktoro.
Poste evidentiĝis, ke ili estis ne malpli naivaj ol mi.
Samkiel antaŭe la nova Estraro sub la gvido de Mark Fettes, poste la nova Ĝenerala Direktoro ricevis krediton de fido (almenaŭ miaflanke). Ŝi estis afabla al ĉiuj kaj volis lerni kion ni faras, pri kio mi kaj aliaj kolegoj volonte klarigis. Ŝi estis entuziasma kaj havis iujn (ne ĉiam esprimitajn) planojn.
Bedaŭrinde, poste estis nur pli malbone. La malgrandiĝanta stabo ricevadis ĉiam pliajn “prioritatajn” taskojn. La Estraro de UEA venis kun novaj, foje komplete absurdaj ideoj, kaj la Direktoro verŝajne ne kapablis simple diri “ne”. Tion markis manko de sperto, intuicio pri rezultoj de propraj decidoj, malbona kono de Esperanto-movado kaj kapabloj de la oficejo.
Rezulte pluraj membroj sentas sin neglektataj, ĉefaj servoj de UEA malboniĝis, promesita retpaĝaro verŝajne neniam lanĉiĝos, tamen ni ricevis novajn, sed praktike senutilajn retejojn Esperanto.net (kiu antaŭe funkciis relative bone kun nur volontula laboro), aktivulo.net (kiu jam gajnis la karesnomon “pasivulo”) kaj – mia plej ŝatata ekzemplo – la leterpapero de UEA.
El tiu lasta en iom malklaraj cirkonstancoj malaperis mencio pri la kunlaboro kun Unesko kaj UN, kaj aldoniĝis la retadreso esperanto.net. Sed, eĉ pli absurde, oni forigis la malgrandan indikilon por faldado de leteroj, kio vere kolerigis miajn gekolegojn kaj aliflanke montriĝis, ke la ŝanĝoj en la CO okazas malantaŭ niaj dorsoj kun kompleta manko de scio pri nia laboro.
Tio estas malgranda, sed simbola ŝanĝo, kiu montras la etoson en UEA. La listo de malsukcesoj estas pli longa, sed anstataŭ listigi ĉion, pli bone serĉi la fonton de tiuj fuŝoj por eviti ilin estonte. Jungi Stefan MacGill por solvi ĉiujn krizajn situaciojn estas tre provizora solvo.
Mi volas mencii ankaŭ la tiklan temon de la sendependiĝo de TEJO. Montriĝis, ke ankaŭ tiu subtenita de plejmulto projekto estis nekomplete prilaborita. Ni venis al la senprecedenca situacio, en kiu en unu UK oni aplaŭdas kaj agnoskas la sendependiĝon de TEJO, kaj jam en la sekva oni bezonas komisionon por solvi la krizon inter la du organizoj. Kaj jam nun estas klare, ke ne temis nur pri la persona konflikto inter la Ĝenerala Direktoro de UEA kaj TEJO-prezidanto, ĉar la prezidanto ŝanĝiĝis, sed la konflikto ne ŝajnas esti for. Mi ne volas aserti, ke TEJO ludas tute laŭ reguloj, kaj mi konsentas kun la UEA-Estraro, laŭ kiu TEJO havas neniun rajton por diri, kiu estu kaj kiu ne estu la Ĝenerala Direktoro de UEA.
Tamen domaĝe, ke anstataŭ la paca kunekzistado, regas la brutala milito, kiu tutcerte ne finiĝis en Seulo.
La Estraro, kvazaŭ ne flarante la fumon de la batalkampo, decidis bruligi ankaŭ la Centran Oficejon. Dum la Seula UK, la oficistoj povis legi en Libera Folio, ke ili estas bonvenaj reduktiĝi aŭ labori malpli.
Kaj la libroservo… ĝi prefere translokiĝu al malmultekosta mondoparto (almenaŭ parte). Bedaŭrinde ankaŭ pri aferoj, kiuj rekte influas la vivon de la CO-anoj, oni tute ne menciis eĉ vorton antaŭ peti aprobon de la Komitato. Tia politiko gvidas al degenero de la servoj de UEA kaj iom post iom al disfalo de la Centra Oficejo.
En tiu kunteksto gravas ankaŭ tio, ke post mia demisio, miaj kolegoj, precipe la KKS Clay Magalhães transprenis amason de novaj taskoj. Kiom longe tiuj kompatindaj homoj povos elteni? Mi ne scias, sed ĝis nun la Estraro ne faris alvokon por dungi novan kongresan asistanton. Ĉu ankaŭ por tio oni jam planas asigni la volontulojn aŭ lastmomente peti helpon de Stefan MacGill? Tio estas unu el pluraj demandoj, al kiuj nia gvidantaro devos baldaŭ respondi, prefere antaŭ la buĝeta aprobo. Ili jam bone scias pri la krizo en la Centra Oficejo kaj estos hontinde plu ŝajnigi, ke nenio malbona okazas.
Tobiasz Kaźmiers
No hay comentarios.:
Publicar un comentario