25-a de oktobro: centjarigho de
la RUSA REVOLUCIO.
La ŝanceliĝo de la malnova Relegi
la rusan revolucion - Datoj de gravaj eventoj –
De la Februara Revolucio ĝis la
morto de Lenino
La
ŝanceliĝo de la malnova ordo
Antaŭ la
31-a de januaro 1918, Ruslando vivis en la ritmo de la Julia kalendaro, kiun la
eŭropaj katolikaj landoj fine de la 16-a jarcento forlasis favore al la
Gregoria kalendaro, sed kiu restis la referenco de la rusa ortodoksa eklezio.
Tiu ĉi skizo de laŭdataj eventoj uzas la kalendaron validan en la momento de la
okazaĵoj, kun interkrampe la respektivan daton de la Gregoria kalendaro.
1917
23-a –
27-a de februaro (8-a – 12-a de marto). La teksadlaboristoj de la antaŭurbo Vyborg
manifestas kontraŭ la porciumigo de la pano, al ili aliĝas 150.000 laboristoj.
Ĝenerala striko. La subpremado kaŭzas centon da mortintoj kaj sekvigas okazojn
de malobeo. Soldatoj kaj laboristoj akiras armilojn kaj ekokupas strategiajn
punktojn de la urbo.
27-a de
februaro (12-a de marto). En Petrogrado, grupo de deputitoj de la Dumao [parlamento] starigas
provizoran komitaton. En apuda salono, socialistaj gvidantoj kreas provizoran
plenumkomitaton de la soveto kaj alvokas al elektado de delegitoj en la
fabrikoj kaj en la soldataj unuoj. La du organoj faris kompromison : la
soveto agnoskas la legitimecon de provizora registaro dominata de la
liberaluloj (KD*), kondiĉe ke ili aplikas programon de demokratiaj kaj sociaj
reformoj.
3-a de
marto (14-an de marto). La caro Nikolao la 2-a cedas la tronon al sia frato, kiu siavice
abdikas.
Marto-aprilo. La unua provizora registaro
adoptas disponojn pri la fundamentaj liberecoj, la universala voĉdonrajto,
ĝeneralan amnestion, la abolon de mortpuno, la forigon de diskriminacioj de
kasto, de raso aŭ de religio, la agnoskon de la rajto de Finnlando kaj de
Pollando je memdeterminado. Ĝi deklaras sin favora al daŭrigo de la milito. Pli
ol 600 sovetoj stariĝas laŭ la modelo de Petrogrado. Komitatoj de soldatoj, de
fabriko, de kvartalo aperas en la tuta lando. Pli ol 150.000 dizertoj.
4-a
(17-an) de aprilo. Revene
el ekzilo, Lenino konatigas siajn „ apriltezojn ” kaj proponas tri
sloganojn : „ For la militon ! ”, „ For la provizoran
registaron ! ” kaj „ Ĉian povon al la soveto ! ”
20-a –
21-a de aprilo (3-a – 4-a de majo). Manifestacioj kontraŭ la provizora registaro, kiu,
en sekreta noto disvastigita en la gazetaro, deklaris al la aliancanoj [la
militaj aliancanaj landoj], ke ĝi volas „ batali ĝis la fina
venko ”.
5-a (18-a) de majo. Sed eksaj socialistaj gvidantoj de la
soveto eniras la duan provizoran registaron. La bolŝevistoj rifuzas partopreni
en ĝi.18-a de junio (1-a de julio). La granda rusa ofensivo enŝlimiĝas post semajno. La 2-an (15-an) de julio, la centraj imperioj lanĉas venkan kontraŭofensivon.
3-a – 4-a (16-a – 17-a) de julio. Popola ribelo lanĉita de la maristoj de Kronŝtado. Akuzitaj pri defetismo kaj pri sekreta interkonsento kun la malamiko, multaj bolŝevistaj gvidantoj estas malliberigitaj. Lenino fuĝas al Finnlando.
27-a de aŭgusto (9-a de septembro). Provo de milita puĉo, fiaskigita de la fabrikkomitatoj kaj de la sindikatoj. La kadetoj estas senkreditigitaj pro esti subtenintaj la puĉistan generalon Lavr Kornilov. La bolŝevistoj aperas kiel la defendantoj de la revolucio.
Fine de aŭgusto. Komenco de granda kampula ribelo kontraŭ la grundproprietuloj.
9-a (22-a) de septembro. Novaj elektoj donas plimulton al la bolŝevistoj en preskaŭ ĉiuj sovetoj de la industricentroj de la lando. Leo Trocko elektiĝas prezidanto de la petrograda soveto.
25-a de oktobro (7-a de novembro). La bolŝevistoj akaparas la vintropalacon kaj la ĉefajn centrojn de potenco. Post la foriro de la menŝevistoj* kaj de la socialrevoluciuloj*, la 2-a Tutrusia kongreso de la sovetoj agnoskas registaron ekskluzive bolŝevistan. [1]
26-a de oktobro (8-a de novembro). La nova potenco anoncas apartan packontrakton kun Germanujo kaj Aŭstrujo-Hungarujo kaj abolas la grandan grundproprieton.
12-a (25-a) de novembro. Elekto de la Konstituciiga Asembleo, kie la sociaj revoluciuloj dominas kaj la bolŝevistoj akiras nur 168 seĝojn el 703.
14-a
(27-a) de novembro. La
senproprietigitaj industrientreprenoj estas metitaj sub la respondecon de la
komitatoj elektitaj de la laboristoj. La registaro agnoskas la principon de la
okhora labortago. en la sekva monato la bankoj estas ŝtatigitaj.
15-a
(28-a) de novembro. La
dekreto pri la naciecoj agnoskas la egalecon kaj la suverenecon de la popoloj,
la rajton je memdeterminado, je federiĝo, je disiĝo. Poloj, finnoj, baltoj,
ukrainoj, kartveloj, armenoj, azeroj proklamas sian sendependecon.
7-a
(20-a) de decembro. Starigo
de la Ĉeka (Tutrusia speciala komisiono de batalo kontraŭ la kontraŭrevolucio
kaj la sabotado), la politika polico de la nova reĝimo.
Fine de
decembro. Starigo de kontraŭrevolucia armeo en la sudo de la lando.
1918
5-a
(18-a) de januaro. Kunveno
de la Konstituciiga Asembleo, la plimulto rifuzas agnoski la dekretojn de la
registaro. Lenino decidas dissolvi la asembleon favore al la kongreso de la
sovetoj.
3-an de
marto. La
subskribo de la brest-litovska packontrakto kun la centraj imperioj agnoskas la
perdon de 26 elcentoj de la loĝantaro, nome la regionojn plej produktivajn je
ŝtalo kaj tritiko.
Majo-junio. Taĉmentoj pri proviantigo
rekvizicias tritikon en la kamparo. Ŝtatigo de la entreprenoj kun kapitalo pli
granda ol 500.000 rubloj.
6-a – 7-a
de julio. La
„ maldekstraj ” socialrevoluciuloj provas ŝtatrenverson, sensukcese.
Aŭgusto. Lanĉiĝo de aliancana interveno
por subteni la blankistajn rusojn.
30-an de
aŭgusto. La
socialrevoluciulino Fanny Kaplan provas murdi Leninon en Moskvo. La reĝimo
respondas per la „ ruĝa teroro ” (antaŭmalhelpaj arestoj, ekzekutado
de ostaĝoj). La blankistoj siavice multigas la ekscesojn en la urboj, kiujn ili
ekprenas sub sian regadon kaj nuligas la dekretojn pri la grundo kaj per tio
fremdiĝas al la kampulaj amasoj.
21-an de
novembro.
Monopolo pri la interna komerco. Ĉiuj magazenoj estas metitaj sub distrikta
regado. La malpermeso de liberkomerco kaj la rekvizicioj pligravigas la
malabundojn.
1919
Marto
1919. Unua
granda purigo de la partio. Triono de la membroj estas ekskludita pro
„ karierismo ” aŭ „ politika pasiveco ”.
1920
11-a de
novembro 1920. La
lastaj blankistaj trupoj, kunpremitaj en Krimeo, fuĝas fal Konstantinopolo.
Blankistaj rezistadoj en Ekstremoriento ĝis en 1922.
1921
Februaro-marto
de 1921. Ribelo
de la maristoj kaj laboristoj de Kronŝtado kontraŭ la „ diktatoreco de la
bolŝevistaj komisaroj ”. Samtempe flamiĝo de kampulaj ribeloj.
8-a de
marto 1921. Malfermo
de la 10-a Kongreso, kiu reenkondukas elementojn de merkatekonomio : la
novan ekonomian politikon (NEP).
1922
3-a de
aprilo 1922. Jozefo
Stalino fariĝas ĝenerala sekretario de la partio.
Decembro
de 1922. Malsana,
Lenino redaktas notojn por averti kontraŭ la riskoj de disŝiriĝo kaj
burokratiiĝo de la partio. Kvankam singardema pro la aroganteco de Trocko, li
taksas Stalinon pli danĝera. [2]
1924
21-a de
januaro 1924. Morto de Lenino.
Fontoj :
Nicolas Werth, Les Révolutions russes, Presses universitaires de France,
Paris, 2017, kaj Histoire de l’Union soviétique de Lénine à Staline,
1917-1953, Presses universitaires de France, 2017.
http://eo.mondediplo.com/article2547.html
http://eo.mondediplo.com/article2547.html
No hay comentarios.:
Publicar un comentario