Informo pri ls 45-a Malferma Tago de la C.O. de UEA.
EKO-34
Tre malfermita tago okazis en Roterdamo okaze
de la 45-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA .
Sesdeko
da vizitantoj alvenis el pluraj landoj por la 45a Malferma Tago de la Centra
Oficejo de UEA en Roterdamo, el Nederlando, Belgio, Germanio, Hungario,
Kroatio, Pollando kaj Svislando.
Bonvenigon
donis la nova Ĝenerala Direktoro, Veroniko Poór; sekvis la tradicia prezento de
novaj eldonaĵoj ĵus aperintaj en la Libroservo de UEA fare de ĝia multjara
prizorganto Ionel Oneţ.
Ekde la dekunua horo tra dek minutoj la
asocia vicprezidanto skizis la celojn kaj trajtojn de la nuna Jaro de la
Lernanto, komuna projekto de UEA kaj ILEI - Internacia Ligo de
Esperantistaj Instruistoj. La temoj de la Jaro estis traktitaj en plia detalo
de aliaj kontribuantoj al la Tago. Prezentitaj estis la seso da eventoj, kiuj
jam traktis la Jaron, kaj la dekduo, kiuj ankoraŭ traktos ĝin ĝis la fermo en
Seulo en la sekva Universala Kongreso – tiuj okazos en ĉiuj kontinentoj de la
mondo – sendepende ĉu vi opinias, ke la mondo havas 5 aŭ 6 kontinentojn.
Defioj por ILEI unuavice pro la Jaro
de la Lernanto
Jen la temo de la prezidanto de ILEI,
Mirejo Grosjean. Defio estas reeldoni la Manlibron pri Instruado; kunlaboros
Katalin Kováts, Germain Pirlot kaj Ronald Glossop. Temos pri la kvara eldono de
tiu daŭre populara verko, kiu jam antaŭ dudeko da jaroj estis komune verkita,
ĉefe per reta kunlaboro – rara fenomeno tiutempe.
Defio estas fortigi la rilatojn kun Unesko,
kiu postulas kapablon funkcii en iliaj ĉefaj komuniklingvoj.
Mirejo rakontis
pri la vojaĝoj ĵusaj al Ĉinio kaj Nepalo. Defio en 2017 por UEA kaj ILEI
kunlabore estos AMO-LIMA en 25-28 majo en Les Brenets, vilaĝo tiom
ekstreme okcidente en Svislando, ke multaj tranoktos en la apuda franca vilaĝo
Villers-le-Lac, kaj ĉiutage promenos en Svislandon por la programo. La
seminarifina festmanĝo okazos en Francio, kiel ankaŭ la disdonado de diplomoj.
Tio gravos pro grupoj de danoj, kiuj partoprenos pere de eŭrope subvenciata
projekto kiu ligas i.a. Francion kaj Danion, sed ne Svislandon.
ILEI
proponas komunan legadon de poemo “Je kies nomo” de Tibor Sekelj, el lia
Libro “Kolektanto de Ĉielarkoj”. Oni rekomendis al la partoprenantoj aĉeti la
libron en la Libroservo de UEA je kosto de €12 – nemulta por libro kun
bonkvalitaj enhavo kaj aspekto. La projekto ricevis raporton en EKO 2016-32,
sed la poemo ne povis esti alkroĉita pro manko de permesoj. Intertempe
konsentis la eldoninto, Edistudio, kaj la heredantoj de Tibor Sekelj, do la
poemo aperos kiel PDF alkroĉita al baldaŭa komuniko.
Demandaj, klarigaj kaj respondaj
ebloj pri statutŝanĝoj.
30-minutan sesion gvidis Veronika Poór, pri la ŝanĝoj, kiuj nune
trairas ĜeneralanVoĉdonon. Starigitaj estis multaj demandoj, nemire, ĉar la
lasta ĝenerala voĉdono okazis fine de 1979, komence de 1980. Pri la nuna
voĉdono oni povas nur anonci, ke alvenis inter 700 kaj mil kovertoj, sed ne
eblas scii la nombron da enaj voĉoj. La voĉdonado finiĝos je la 15a de decembro
2016. Ene de landa aŭ faka asocio, oni aplikas la postulojn de ilia statuto, aŭ
manke de tio, mem decidas, kiom vaste ili konsultadu. La kunsido aŭdis raportojn,
kiel en iuj landoj oni atingis rezulton. Venis demando, kiel varbi inter la
nevoĉdonintaj individuaj membroj ene de sia lando
Venas poste alia raporto pri la
postagmeza programo kaj fotoj.
…disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite
Samkondiĉe 4.0 Tutmonde.
Por pli da informoj vidu ĉe: <https://creativecommons. org/licenses/by-sa/4.0/>.
Por pli da informoj vidu ĉe: <https://creativecommons. org/licenses/by-sa/4.0/>.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario