Finiĝis la 15-na Novembro la
por sponsori la
projekton AMIKUMU!
Laŭ estis informite, Chuck Smith kaj Evildea nun kreadas
telefonaplikaĵon (apon) por helpi al homoj trovi esperantistojn apude.
Sendube, iom okazis en la internacia
movado: pli ofte malfacilas en la nunaj
tempoj kunveni kaj partopreni persone en
niaj sidejoj al kunvokadoj. La nova generacio de esperantistoj kiu lernas en la
reto kaj ĉefe uzas nur telefonilojn por komunikado, ne estas
interesitaj en la asocioj aŭ sidejaj kunvenoj, malpli ankora ŭ pagi kotizojn ktp.
Do por faciligi enigon de novaj lernantoj en la Movado, AMIKUMU estos nova teknologia
helpilo, por niaj instruistoj kaj aktivuloj aŭ sociaj estraranoj.
Aliĝante senpage al la apo ili vidos
ĉiujn ajn esperantistoj en la proksimeco, kaj povos kontaktiĝi kaj renkontiĝi
kun ili pli facile kaj bonvole!
Tiu servo unue ekzistos por Esperanto,
sed poste oni povos uzi ĝin por kontakti homojn de ĉiuj lingvoj en la mondo…Do sendube estos profitema
iniciato en la apuda estonteco.
Krom tio, la sponsoroj rekte
partoprenos en la iniciato kaj ricevos diversajn stimulojn eĉ financajn.
La kampanjo sukcese finiĝis danke al
malavararo da esperantistoj inteligentaj kaj aktivaj, kaj eĉ la sama UEA farIĝis
OFICIALA SPONSORO DE AMIKUMU…
Do en venontaj tagoj Chcuk Smit
partoprenos en kelkaj renkontiĝojn por renkonti sponsorajn subtenantoj…kaj pli
reklamadi la aferon…ktp.
-La 19-a Nov. En Konferenco
pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) 2016-11-17/20
(Slovakio) - http://kaest2016.ikso.net/
-La
26-a Nov en Roterdama UEA-CO-Malferma
tago: http://uea.org/aktuale/komunikoj/2016/UEA-farigxis-la-Oficiala-Sponsoro-de-Amikumu
Do tia nova teknologia iniciato puŝos Esperanton kaj
enirigos ĝin en la kerno de la personaj komunikiloj…
Ĉiam ANTAUEN!.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario