Skizofrenio: Esploristo rakontas kiel li
vivas
kun tiu malsano
“Por la skizofreniuloj,
gravas ne rezigni kaj
ne senkuraĝiĝi”
Karine Sales
01/08/2016
Skizofrenio estas grava mensa malsano, kiu difektas
la percepto-procezon kaj la sensan sistemon de la individuo.
Multfoje ĝi
inkluzivas psikozajn spertojn, kiel halucinoj aŭ deliroj. Taksado de Monda
Organizo pri Sano (MOS) indikas ke ĉirkaŭ 21 milionoj da homoj vivas kun tiu malsano kaj kun la
stigmato kiun ĝi kaŭzas.
Kutime la malsano komenciĝas fine de
adoleskanteco, tuj ĉe la komenco de plenaĝeco. Laŭ MOS, per konvena zorgado kaj
apogo de la familianoj eblas ke la homoj diagnozitaj je tiu mensa perturbo ĝuos
normalan vivon.
Unu tia ekzemplo koncernas la brazilan filozofon kaj
esploriston Jorge Cândido de Assis, diagnozitan antaŭ 30 jaroj.
Li rakontas ke li lernis kunvivi kun
skizofrenio kaj kompreni la gravecon pri uzado de kuraciloj. Laŭ li, pasis 18
jaroj, ĝis li akceptis la fakton, ke li havas malsanon bezonantan daŭran
kuracadon; tiam, li sukcesis konstrui fidelajn ligilojn kun la sanlaboristoj.
Jorge povus rezigni vivi, sed li decidis antaŭeniri kaj superi la sanstigmaton.
Spektu laŭsinsekve lian emocian rakonton: (subtekstoj en esperanto):
No hay comentarios.:
Publicar un comentario