20 jaroj post la MANIFESTO DE PRAGO
kun propono de relegado kaj reprezentado en la 101-a UK-Nitro.
En la "Antaŭparolo" de la UEA-Jarlibro 2016, la Prezidanto de Uea, D-ro M. Fettes, rememoras la 20-ajn jarojn de la fama "Manifesto de Prago" de la 81-a UK-Prago...
Li atestas ke la akcelaj ŝanĝoj en nia mondo, postulas novan manifestacion de nia rolo en la mondo...
Do en la Nitra 101-a UK invitas repreni la demandon: "kiel ni laboru por socia kaj lingva justeco en epoko de granda maljusteco?"
Fakte ŝajnas ke la SISTEMO la mondon reganta, akcelas ĝia marŝon je "Nova Monda Ordo", kien nek Esperanto kiel internacia lingvo nek ĝiaj idealoj de universala frateco havas lokon. Do la defio al nia movado kaj al nia agado estas drasta kaj decida...
JEN LA ORIGINALA TEKSTO DE LA FORGESITA MANIFESTO DE PRAGO.
Ni, anoj de la tutmonda movado por la progresigo de esperanto, direktas ĉi tiun manifeston al ĉiuj registaroj, internaciaj organizoj kaj homoj de bona volo, deklaras nian intencon firmvole plulabori por la celoj ĉi tie esprimitaj, kaj invitas ĉiun unuopan organizaĵon kaj homon aliĝi al nia strebado.
Lanĉita en 1887 kiel projekto de helplingvo por internacia komunikado, kaj rapide evoluinta en vivoplenan, nuancoriĉan lingvon, esperanto jam de pli ol jarcento funkcias por kunligi homojn trans lingvaj kaj kulturaj baroj. Intertempe la celoj de ĝiaj parolantoj ne perdis gravecon kaj aktualecon. Nek la tutmonda uzado de kelkaj lingvoj, nek progresoj en la komunikad-tekniko, nek la malkovro de novaj metodoj de lingvo-instruado verŝajne realigos jenajn principojn, kiujn ni konsideras esencaj por justa kaj efika lingva ordo.

Ni asertas, ke lingva malegaleco sekvigas komunikan malegalecon je ĉiuj niveloj, inkluzive de la internacia nivelo. Ni estas movado por demokratia komunikado.

Ni asertas, ke la edukado per iu ajn etna lingvo estas ligita al difinita perspektivo pri la mondo. Ni estas movado de transnacia edukado.

Ni asertas, ke la malfacileco de la etnaj lingvoj ĉiam prezentos obstaklon por multaj lernantoj, kiuj tamen profitus el la scio de dua lingvo. Ni estas movado por efika lingvo-instruado.

Ni asertas, ke la anoj de ĉiuj lingvoj, grandaj kaj malgrandaj, devus disponi pri reala ŝanco por alproprigi duan lingvon ĝis alta komunika nivelo. Ni estas movado por la provizo de tiu ŝanco.

Ni asertas, ke la vastaj potencodiferencoj inter la lingvoj subfosas la garantiojn esprimitajn en tiom da internaciaj dokumentoj, de egaleca traktado sendistinge pri la lingvo. Ni estas movado por lingvaj rajtoj.

Ni asertas, ke la politiko de komunikado kaj evoluigo, se ĝi ne estas bazita sur respekto al kaj subteno de ĉiuj lingvoj, kondamnas al formorto la plimulton de la lingvoj de la mondo. Ni estas movado por lingva diverseco.

Ni asertas, ke la ekskluziva uzado de naciaj lingvoj neeviteble starigas barojn al la liberecoj de sinesprimado, komunikado kaj asociiĝo. Ni estas movado por la homa emancipiĝo. -//
No hay comentarios.:
Publicar un comentario