http://komunistoj.esperanto-mv.pp.ru/dokumentoj-pacmovado_israelo_palestino_koloniado_trump_2019_11_22
Ni jam estas tiom anestiziigitaj kaj konfuzigitaj
ke ni plu kapablas rezisti al krimaj agadoj de USONo kaj kompliĉaro...
Foje foje kiel esperantistoj ni vekiĝas...
Tamen niaj alvokoj ŝajnas tute ne auskultitaj!
Ni jam estas tiom anestiziigitaj kaj konfuzigitaj
ke ni plu kapablas rezisti al krimaj agadoj de USONo kaj kompliĉaro...
Foje foje kiel esperantistoj ni vekiĝas...
Tamen niaj alvokoj ŝajnas tute ne auskultitaj!
Deklaro de la Pacmovado
Teritorioj okupataj de Israelo
De pluraj semajnoj D. Trump kaj lia registaro kontribuas al masakrado de la internacia juro.
La bedaŭrinda forlaso de la kurdoj, subteno de
ŝtatrenverso en Bolivio, disŝiro de la interkonsento de Parizo pri la
klimato, jen la vico de la palestinanoj por suferi la senkontrolan kaj
malpravan kaj samtempe kontraŭleĝan fulmon de Trump per la anonco de lia
ŝtatsekretario s-r Pompeo, kiu deklaris, ke "la strigo de kolonioj de israelaj civiluloj en Cisjordanio ne estas per si mem kontraŭa al la internacia juro".
Jam en Decembro 2017 Donald Trump komencis sian
likvidadon de larajtoj de la palestina popolo per tio ke li agnoskis
Jerusalemon kiel ĉefurbon de Israelo, kontraŭe al la rezolucioj de la
UN. Daŭrigante tiun sian detruan agadon, Usono decidis retiri sin el la
financado de la Agentejo de la UN por palestinaj rifuĝintoj kaj el aliaj
programoj, speciale el tiu pri sano. Pasante de subteno al la senpuneco
de Israelo apogante ĉiujn ties politikojn de kolonioj, de rasdisigo kaj
de perforta konkero de teritorioj, Usono hieraŭ malkaŝe rompis la
internacian juron, per tio ke ĝi pli malfortigis tion, kio estis
konceptita, certe malperfekte, kiel la solaj reguloj de komuna vivo.
Tiel, la 4-a konvencio de Ĝenevo, kiu difinas la
koloniadon kiel militkrimon, ekde nun, laŭ Usono, jam ne estas kontraŭa
al la internacia juro.
Tiu perfortaĵo ne nur kontraŭ la palestina popolo, sed kontraŭ la tutaĵo de la internacia juro, ne estas simple tolerebla.
Trans la fiaj kalkuloj pri la elektokampanjo de
iuj aŭ de alaj, interkruciĝantaj interesoj de ĉiu, temas pri tio, ke
estas minacata la kredindo de la Unuiĝinta Naciaro, la libereco de la
palestina popolo, sed ankaŭ de la aliaj popoloj, se okazas nenia
ampleksa politika rebato.
La reago de nia [la
franca] registaro devas esti je la alteco de la defioj kaj de la
estonteco per tio, ke ĝi petu la ceterajn ŝtatojn de la Eŭropa Unio (EU) alpreni
pozicion (fine) klaran pri la demandj kaj ne lasu unu ŝtaton dikti sian
interpretadon de la internacia juro. La eŭropa justico faris ion utilan
antaŭ kelkaj tagoj per tio, ke ĝi faris klaran decidon pri la kontraŭleĝeco de la israelaj kolonioj.
La Pacmovado
intense petas la plej altajn francajn instancojn interveni ĉe la EU kaj
ĉe la UN por senrezerve kondamni tiun interpreton de la juro,
memorigante ke la koloniado ja estas militkrimo kaj ke ĉia perforta
akiro de teritorio estas kontraŭa al la Ĉarto de la UN.
Ĝi devas postuli,
sur eŭropunioa nivelo, efektivajn sankciojn kontraŭ la ŝtato Israelo,
kiu daŭre agadas tute senpune, ĉar nenia paca solvo eblos sen la justeco
kaj justico.
La Pacmovado.
(Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano, 2019-11-22)