Fri Dec 15, 2017 "La Ondo de Esperanto"
sezonoj
La internacia
sendependa magazino “La Ondo de Esperanto” en 1998 iniciatis ĉiujaran
proklamadon de la Esperantisto de la Jaro. Al ĉi tiu projekto aliĝis
reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj
kompetentuloj.
Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Keppel Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010), Dennis Keefe (2011), Peter Baláž (2012), Mark Fettes (2013), Mireille Grosjean (2014), Chuck Smith (2015) kaj Stefan MacGill (2016).
En 2017 la elektado de la Esperantisto de la Jaro okazis la dudekan fojon.
Trezoro Huang Yinbao, 55-jara ĉina agronomo, ekonomikisto kaj entreprenisto, prezidanto de la Esperanto-Centro “Ora Ponto”, kunfondinto de la Internacia Agrikultura Esperanto-Asocio, estas elektita la Esperantisto de la Jaro 2017 pro tio, ke en 2017 li iniciatis kaj ekredaktis la Esperanto-version de “Unesko-Kuriero”, kunmetis por ĝi tradukteamon, kaj krome lanĉis la sendependan revuon “Tra la Mondo”.
Gratulon al la Esperantisto de la Jaro 2017 Trezoro Huang Yinbao, kiu estas la unua aziano ricevinta ĉi tiun honoran titolon!
Legu pli en la novaĵretejo La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/12/trezoro-10/
Inf. Halina Gorecka, sekretario

No hay comentarios.:
Publicar un comentario