martes, 24 de enero de 2017

Aktualeco de la morala filozofio de Zamenhof.

Enirante la "Zamenhof jaron", elstara Profesoro Federiko Gobbo, resume prezentas aspekton de la "morala filosofio" de Zamenhof, tre profunde unuiĝinta al la "interna ideo" de Esperanto.
En la nuna monda situacio kun novaj religiaj konfliktoj kaj bezono de novaj moralaj kodoj por pli paca kaj solidara "homarana" kunvivado, la Zamenhofa idealismo au "utopio" kune al la Esperanto Movado, verŝajne povus akiri aktualecon... 
Do relegendas denove atenteme liajn verketojn: 
-Broŝuroj: Hillelismo (1897?), Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia(1899?) kaj Pri Homaranismo (1908-12?)...
-Krom la Kongresaj Prelegoj, Poemoj, privataj leteroj kaj aliaj artikoloj…

Aktualeco de la morala filozofio de Zamenhof. 
Federiko Gobbo
(En revuo Esperanto de UEA, decembro 2016 pag. 247.)

“Kiel sciate, 2017 estis proklamita la Zamenhofa Jaro fare de Unesko. Esperantistoj povas sin demandi ĉu, kaj jeskaze, kiomgrade, la mesaĝo de Zamenhof restas aktuala en 2017, unu jarcenton post lia forpaso. Kaj la penso tuj iras al Esperanto. 
Sed la ‘lingvo internacia’, kiel Zamenhof ĝin nomis origine, estis nur duono de la projekto: pontolingvon oni devas parigi kun pontoreligio, nomita unue Hilelismo, laŭ la juda saĝulo Hilelo, kaj poste Homaranismo, per pure neŭtrala vorto. 
La vorto kiun Zamenhof uzis, “religio”, ne estis bonŝanca por la sukceso de la nelingva projekto de la fondinto de Esperanto. Fakte, ĝin relegante en la 21-a jarcento, oni povas konscii, ke vere temas pri morala filozofio pli ol eŭropa aŭ okcidentazia religio. Nur se oni komparas ĝin kun orientaziaj ismoj kiel budhismo aŭ ŝintoismo, oni povas taŭge uzi la vorton “religio”. 
Kaj la mesaĝo de lia morala filozofio, en nia epoko kie oni vidas malnovajn ŝovinismajn fantomojn kurantaj tramonde, ja estas nekredeble kaj ege trafe aktuala. Eĉ la malplej mondcivitanisma Esperanto-parolanto devas meti sian naciecan identecon malantaŭ la dorson, kiam li aŭ ŝi uzas la lingvon, anstataŭ sin prezenti per sia nacieco kiel antaŭa masko. 
Pro tio Esperanto ebligas profundan, altkvalitan kaj ofte kortuŝan kontakton kun aliaj homoj, sendepende de la devenlando, pasporto, origino, seksamo, monhavo. Sed tiu ĉi ebligo povas ne okazi, se la parolanto rifuzas, konscie nekonscie, la moralan filozofion de Zamenhof. 
Laŭ mia sperto, homoj alproksimiĝas al Esperanto pro la plej diversaj motivoj, sed ĉiam ludas gravan rolon la interna ideo se ili restas en Esperantujo. 
Kaj la interna ideo estas la morala filozofio de Zamenhof nuksoŝele. 
Bonŝance ankaŭ ekster Esperantujo oni komencas konsideri Zamenhof ne nur la fondinto de Esperanto sed morala filozofo, kaj kunrilatigas la projektojn de pontolingvo kaj pontoreligio. Aparte gravas la interesiĝo fare de la fakuloj pri la jida kaj la judeco de Zamenhof, ĉar tiu vidpunkto povas ĵeti novan lumon al la figuro de la fondinto de Esperanto. 
Tiel, danke al nova lumo el ekstero, Esperanto kaj esperantologio povas lerni novajn aspektojn de si mem.


No hay comentarios.:

Publicar un comentario