2016 10 05 - Karaj kolegoj,
Bedaŭrinde, post la 25-jara
eldonado ni estas devigitaj ĉesigi la eldonadon de la papera gazeto. Ekde 2017
“La Ondo de Esperanto” aperos nur elektronike kiel bitgazeto. Pri la kaŭzoj de
ĉi tiu malfacila decido ni skribis en la postkongresa “Ondo” (№8-9) http://sezonoj.ru/2016/07/ondo-12/kaj
precizigis la aferon en la oktobra “Ondo” (№10).
La abonprezo de “La Ondo de
Esperanto” por 2017 restas la sama: 15 eŭroj por ĉiuj landoj.
La perantoj de “La Ondo de
Esperanto” ricevas makleraĵon (2 eŭroj de ĉiu perita abono) kaj senpagan
abonon. La restintan sumon (13 eŭroj de ĉiu abono) bonvolu ĝiri al nia
UEA-konto “avko-u”. La abonlistojn bonvolu sendi al nia adreso ret-poŝte sezonoj@kanet.ru,
kopie alsezonoj@yahoo.com.
Kelkaj bazaj informoj:
Titolo:
“La Ondo de Esperanto”
Elektronika gazeto (pdf kaj ePub)
Aperas:
11 numeroj jare, literatura suplemento jarfine
Amplekso: 48-60 paĝoj - Abonprezo por 2017: 15 eŭroj
“La Ondo de Esperanto”
estas la unua grava Esperanto-periodaĵo, kiu estas abonebla nur kiel bitgazeto
(ekzistas aboneblaj retversioj de paperaj gazetoj kaj senpagaj bitgazetoj, sed
nun aperas neniu abonebla bitgazeto).
La unua (januara) bitnumero
de “La Ondo” por 2017 estos senpage elŝutebla por ĉiu deziranto en nia retejo,
kie aperos ankaŭ kalrigoj pri la manieroj legi ĝin.
Bonvolu kontroli la
aktualecon de la informoj pri vi en nia retejo
No hay comentarios.:
Publicar un comentario