http://esperanto.cri.cn/2521/2016/09/03/180s188583.htm
Xi Jinping
ĉeestis al inaŭguro de Komerca Pintkonferenco de G20
(2016-09-03
17 Redaktoro:Pluveta
Sabate posttagmeze en ĉina
urbo Hangzhou inaŭguriĝis la Komerca Pintkonferenco de Grupo 20. Ĉina ŝtata
prezidanto Xi Jinping ĉeestis al la inaŭguro kaj faris prelegon kun la titolo
Nova Startpunkto de Ĉina Disvolviĝo, Nova Plano de Tutmonda Kresko.
La prelego
de Xi Jinping amplekse deklaris siajn opiniojn kaj pledojn por la ĉina
ekonomio, la monda ekonomio kaj la tutmonda ekonomia administrado.
Li elmetis
"la ĉinan preskribon" por la monda ekonomio.
Kiel grava parto de la Pinta
Konferenco de G20, la Komerca Pintkonferenco solene inaŭguriĝis en Hangzhou. En
la framo de malforta reprosperiĝo de la monda ekonomio, estas alte atentata la
tendenco de la ĉina ekonomio.
En la inaŭguro, la prelego de Xi Jinping
respondis al la zorgo pri Ĉinio. "Multaj homoj zorgas pri
tio, ĉu realiĝos kontinua kaj stabila kresko de la ĉina ekonomio, ĉu Ĉinio plue
antaŭenpuŝos la reformadon kaj malfermon? Ĉinio respondis per reala
agado."
Xi Jinping pluapaŝe klarigis,
ke la nova startpunkto estas la startpunkto por ke Ĉinio praktiku ampleksan
profundigan reformadon, multigu novan movforton akcelantan ekonomion, profunde
interfluu kun la mondo kaj sin malfermu al la mondo.
Fakte de la lastaj jaroj Ĉinio
ĉiam ludas gravan rolon en la monda ekonomio. La serio da novaj kunlaboraj
sistemoj iniciatitaj de Ĉinio jam fariĝis nova modelo de internacia kunlaboro.
Tamen pri la agado de Ĉinio aperis iuj oponaj opinioj.
Pri tio Xi Jinping
diris:"Mi volas speciale
montri, ke la novaj sistemoj kaj iniciatoj de Ĉinio ne estas direktitaj kontraŭ
iu ajn lando. Ni celas realigi kunlaboron, komunan venkon kaj
disvolviĝon."
En la prelego, Xi Jinping
ankaŭ elmetis "la ĉinan preskribon" por la komplika monda ekonomio.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario