domingo, 18 de septiembre de 2016

Ĉu la granrapidaj trajnoj, anstatuiĝos en la tuta mondo la poluintajn privatajn aŭtomobilojn?

Kruciĝo de la linioj de fervojoj por grandrapidaj trajnoj inter Pekino kaj Guangzhou kaj tiuj inter Xuzhou kaj Lanzhou apud la orienta stacidomo de Zhengzhou (fotita en la 1-a de septembro)

 http://www.espero.com.cn/2016-09/14/content_39297284.htm

    Je la 6-a kaj 31 minutoj, la 10-an de septembro, el la orienta stacidomo de Zhengzhou ekveturis la unua trajno G1908 liganta la urbojn Zhengzhou kaj Xuzhou. Tiu ĉi oficiala ekfunkcio de grandrapida trajno markis, ke la distanco de la ĉinaj fervojoj por grandrapidaj trajnoj jam transpasis 20 mil kilometrojn.

    La funkciigo de fervojoj por grandrapidaj trajnoj en Ĉinio komenciĝis kun tiu de la interurba linio inter Pekino kaj Tianjin en 2008. Post ok jaroj ĉi-foje ekfunkciis la linio inter Zhengzhou kaj Xuzhou, kaj hodiaŭ ĝia reto jam estas tiel densa kiel tiu de aŭtoŝoseoj. Ĝi ŝanĝas la vivon de amaso da homoj per siaj agrabla aspekto kaj bona kvalito.

    "Fervojoj por grandrapidaj trajnoj en tiaj zonoj de koncentriĝo de grandaj urboj, kiaj tiu ĉirkaŭ la baseno de Jangzio, tiu ĉirkaŭ la baseno de la Perla Rivero, kaj tiu ĉirkaŭ Bohai-maro, jam formas reton, kaj la orienta, meza, okcidenta kaj nordorienta partoj de Ĉinio estas interligitaj per tiuspecaj fervojoj. Tiuj ĉi faktoj montras, ke en Ĉinio jam estas fundamente formita la moderna reto de fervojoj por grandrapidaj trajnoj," diris Sun Zhang, profesoro de Tongji-universitato.

    Sed kun pli granda ambicio Ĉinio jam projektas multe pli densajn fervoj-retojn etendiĝantajn tra la tuta lando. "Estonte la totala longeco de niaj fervojoj superos 200 mil kilometrojn, kaj tiu de fervojoj por grandrapidaj trajnoj ĉirkaŭ 45 mil kilometrojn," diris Fei Zhirong, funkciulo respondeca pri infrastrukturo ĉe la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado. Tiam la fervojoj de Ĉinio formos tian trafikan cirklon, kia ebligos veturadon inter apudaj grandaj kaj mezgrandaj urbojn en la daŭro de unu ĝis kvar horoj.

Redaktoro: Gao Shuyuan

Ipernity: El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio

miércoles, 14 de septiembre de 2016

BULTENO de la "AMSTERDAMA KATEDRO" de Prof. Federico Gobbo.

Prof. D-ro Federico Gobbo



From: Federico Gobbo <F.Gobbo@uva.nl>
Date: 2016-09-14 Estimataj Estraranoj de UEA,
estimataj Estraranoj de Esperanto Nederland,
estimataj samideanoj! Bonvolu trovi alglue la novan numeron de la katedra novajh-bulteno. Vi estas libera disvastigi ghin al iu ajn.
Amike vin salutas, Federico Gobbo.
Prof. Dr. F. Gobbo
Universiteit van Amsterdam
Spuistraat 134, kmr 630 << NEW / NOVA / NIEUWE
1012 VT Amsterdam, Nederlands
http://uva.nl/profile/f.gobbo
+31 20 525 4884
 
*Esplorado kaj plua videbligo   Ĉi tiu numero kovras la periodon ekde Majo 2016 ĝis Aŭgusto 2016. Temas pri tempo sen devigaj edukaj engaĝoj, do la plejmulto de la tempo estis dediĉita al esplorado kaj al videbligo de la katedro. Pozitivan reagon ricevis la apero de la Festlibro honore al Renato Corsetti, jam prezentita en la antaŭa numero. Sed multo alia same okazis. Ŝajnas, ke la intereso por Esperanto inter nederlandaj lernejanoj estas sufiĉe rimarkinda, kaj ankaŭ ĉe vidartistoj en Amsterdamo. Krom tio, novaj retoj de esploristoj pri nekutimaj lingvoj– ĉefe minoritataj sed ne nur – formiĝas kaj la katedrulo nun partas en kelkaj el ili.
*ĈI SOMERO ESTIS DEDIĈIITA al du kongresoj, nome la Universala Kongreso en Nitro, Slovakio, kaj la Itala EsperantoKongreso, en Fraskati, Italio.....
* LA PLEJ FIDELAJ LEGANTOJ de ĉi tiu bulteno jam scias, ke estis sufiĉe multe da nederlandaj lernejanoj kiuj volas verki pri aspektoj de Esperanto kiel fina altlerneja abiturienta diplomlaboraĵo....
*EKDE LA 23A DE APRILO 2016 estas ekspoziciata en Amsterdamo arta filmo en kiu Esperanto ludas ĉefan rolon...
Legu PDF tuttekston.-


lunes, 12 de septiembre de 2016

Kiuj alpropiĝas el niaj donitaj retaj datumoj kaj enriĉiĝas de ili?

http://eo.mondediplo.com/article2402.html

KIU ALPROPIĜAS, KOMERCAS KAJ ENRIĈIĜAS EL ĈIUJ NIAJ PERSONAJ DATUMOJ SENPAGE DONITAJ DANKE AL LA INTERRETA TEKNOLOGIO?
NI ESTAS KAPTITAJ KIEL SKLAVOJ KAJ IUJ PROFITAS EL TIA SKKLAVECO.

Realproprigi al si resurson de publika utileco - 
Personaj datumoj, politika afero

La spuroj, kiujn ni lasas sur la Interreto, la informoj de niaj lertaj telefonoj, niaj kontribuoj al la sociaj retoj ne estas nur avide dezirataj de la inform-agentejoj : ili ravas la reklamistojn kaj riĉigas la gigantojn de la Silicia Valo (Silicon-Valley). Tamen, la personaj datumoj ne estas kondamnitaj al tiu destino. Ilia uzado por celoj de publika utileco postulas politikan mobilizadon.   De  Pierre RIMBERT



VENDIĜIS en la mondo 1,424 miliardo da lertaj telefonoj en 2015 ; du cent milionoj pli ol la antaŭan jaron. Triono de la homaro havas komputilon en sia poŝo. Fingrumi tiun tiom praktikan aparaton estas tiel evidente, ke oni preskaŭ povus forgesi, ke ĝi trudas al ni interŝanĝon, sur kiu baziĝas la tuta retekonomio : la entreprenoj de laSilicia Valo ofertas aplikaĵojn al uzantoj, kiuj, interŝanĝe, lasas al ili siajn personajn datumojn. 
Lokado, historiaĵo de la reta aktiveco, kontaktoj, ktp., estas tiel senhonte kolektitaj [1], analizitaj kaj revenditaj al reklamistoj, tro feliĉaj povi celi « la ĝustajn personojn, transdonante al ili la ĝustan mesaĝon en la ĝusta momento », kiel proklamas la reklam-direkcio de Vizaglibro (Facebook). « Se estas senpage, vi ja estas la produkto », jam anoncis sentenco de la 1970-aj jaroj.
Kvankam kontestado pri la sistema gvatado multiĝas depost la riveloj de s-ro Edward Snowden en 2013, la komercocela rabado de datumoj apenaŭ estas perceptata kiel politika demando (tio estas : ligita al la komunumaj elektoj kaj povanta esti objekto de kolektiva decido).
Ekster la fakaj asocioj, ĝi ne mobilizas. Eble ĉar ĝi estas malbone konata.

En la 1970-aj jaroj, la usona ekonomikisto Dallas Smythe malkovras, ke ĉiu homo spektanta ekranon estas laboristo sen tion scii. Televido, li klarigas, produktas varon : la spektantaro, konsistanta el la atento de la telespektantoj, kiun la ĉenoj vendas al la reklamistoj. « Vi alportas vian senpagan labortempon kaj, interŝanĝe, vi ricevas la programojn kaj la reklamon [2]. » La nepagita laboro de la interretano montriĝas pli aktiva ol tiu de la telespektanto. Sur la sociaj retoj, ni mem transformas niajn amikecojn, niajn emociojn, niajn dezirojn kaj niajn kolerojn en datumojn ekspluateblajn de algoritmoj. Ĉiu profilo, ĉiu « mi ŝatas », ĉiu tviterpepaĵo, ĉiu peto, ĉiu klako, verŝas valorigeblan guton da informo en la oceano de la frostigitaj serviloj instalitaj deAmazon, Google kaj Microsoft sur ĉiuj kontinentoj.

« Cifereca laboro », aŭ digital labor, estas la nomo kiun oni donis al tiuj taskoj de transformado de la mondo en datumojn realigitaj senpage. La mamutoj de la Silicia Valo prosperas sur tiu « origina peko ». « Tio, kio kuŝas funde de la primitiva akumulado de la kapitalo , skribis Karlo Markso en 1867 en La Kapitalo, tio estas la eksproprietigo de la tuja produktanto. » Por fermi per bariloj la komunajn paŝtejojn, salajrigi la malsatajn  kamparanojn aŭ kolonii la Sudon, la kapitalo uzis « konkeron, servutigon, armitan rabadon, brutalan perforton ». En la 21-a jarcento, la armilaro enhavas ankaŭ malpezajn armilojn, kiel la videojn pri ĉarmaj katidoj. La ekonomia historio eble kreditos la mastraron, ke ĝi popularigis la figuron de la ravita prirabito, konsentanta kunproduktanto de la servo, kiun li konsumas. La 75 miliardoj da dolaroj da vendoj de Google en 2015, ĉefe eltiritaj el reklamado, sufiĉe indikas la amplekson de akumulado per senposedigo, kiu eĉ ne plu kaŝiĝas. Kiam Fejsbuko (Facebook)anoncis siajn rezultojn por la dua trimestro de 2016, la retejo Re/Code ĝojis, ke la socia reto, kun 1,71 miliardo da enskribitoj, « gajnas eĉ pli da mono je ĉiu persono, 3,82 dolarojn por unu uzanto [3] ».

Nenio do estas pli malbone nomata ol la datumo (= donitaĵo) : ĝi estas ne nur produktita, sed ankaŭ rabita. La senvola laboro de la interretanoj estas ja objekto de lumaj universitataj analizoj [4], sed la politika aŭ sindikata maldekstro ankoraŭ ne integris tiun dimension en sian analizon – kaj eĉ malpli en siajn depostulojn. 

Tamen, la materiaj kaj nemateriaj formoj de ekspluatado intime interplektiĝas. La cifereca laboro estas nur ĉenero de ĉeno kateniganta la piedojn de la ministoj de Kivuo devigataj eltiri la koltanon necesan por la fabrikado de la plurfunkciaj telefonoj, la manradikojn de la laboristinoj de Foxconn enShenzhen, kiuj kunigas ilin, la radojn de la senstatusaj ŝoforoj de Uberkaj de la biciklistoj de Deliveroo, la kolon de la manlaboristoj deAmazon pilotataj de algoritmoj [5].

La farmistoj ribelas
KIU produktas la datumojn ? Kiu kontrolas ilin ? Kiel estas dividita la riĉaĵo eltirita el ĝi ? Kiujn aliajn modelojn oni konsideru ? Starigi ĉi tiujn demandojn kiel politikan temon urĝas, des pli ke la multiĝo de la konektitaj objektoj kaj la sistema instalado de sensiloj laŭlonge de la cirkvitoj de industria fabrikado ĉiutage ŝveligas la informo-fluojn. « La nunaj aŭtoj produktas amasan kvanton da datumoj », fanfaronas la prezidanto de Ford, s-ro Mark Fields (Las Vegas, 6-an de januaro 2015) pli ol 25 gigabitokoj en unu horo », tio estas la ekvivalento de du sezonoj de la serio Game of Thrones

De la itineroj ĝis la stir-parametroj, aŭ la muzikaj preferoj kaj la meteologio, ĉio alvenas sur la serviloj de la konstruisto. Kaj, jam, konsilistoj sin demandas : kompense, ĉu la ŝoforoj ne povus intKelkaj sociaj fortoj, organizitaj kaj konsciaj pri siaj interesoj igis la datum-rabadon unu el siaj politikaj prioritatoj. 

Ekzemple la usonaj grandaj farmistoj. De pluraj jaroj, la agrokulturaj maŝinoj ekipitaj per sensiloj rikoltas multajn informojn, kiuj ebligas alĝustigi kun precizeco de unu metro la semadon, la kemiajn traktaĵojn, la akvumadon, ktp. Komence de 2014, la semvendisto Monsanto kaj la traktor-fabrikanto John Deere, ĉiu siaflanke, proponis al la agrokulturistoj de Midwest rekte transdoni tiujn parametrojn al iliaj serviloj, por pritrakti ilin. 
Sed la serioza s-ino Mary Kay Thatcher, responsulino de la rilatoj de la American Farm Bureau kun la Kongreso (usona deputitaro), ne kontentas pri tio. « La agrokulturistoj devas scii, kiu regas iliajn datumojn, kiu rajtas aliri ilin, kaj ĉu tiuj datumoj, kunigitaj aŭ individuaj, povas esti kunlabore uzitaj aŭ venditaj », ŝi asertas en pedagogia video titolita : « Kiu posedas miajn datumojn ? ». S-ino Thatcher timas, ke tiu materialo kaptita de la internaciaj kompanioj falos inter la manojn de spekulistoj. « Sufiĉus, ke ili konus la informojn pri la kuranta rikolto kelkajn minutojn antaŭ ĉiuj aliaj [7]. » La mobilizado estis fruktodona. 
En marto 2016, informadikaj servoproponantoj kaj reprezentantoj de la farmistoj interkonsentis pri « principoj pri sekureco kaj konfidenceco por la agrokulturaj datumoj », dum organizaĵo, la Koalicio de la agrokulturaj datumoj (Agricultural Data Coalition), starigis en julio 2016 kooperativan servilo-aron por mutualigi ties datum-stokon.


Tiaj ideoj ne tuŝas la regantojn de la Eŭropa Unio.

En oktobro 2015, serio de plendoj deponitaj de aŭstria studento kontraŭ Fejsbuko pro nerespekto de privata vivo kondukis al la senvalidigo de aranĝo jam dudekjara, kiu permesis la transporton de la datumoj al la usonaj entreprenoj (la Safe Harbor). La Eŭropa Unio tiam estus povinta trudi al la gigantoj de la Interreto stoki la personajn informojn de la eŭropanoj sur la Malnova Kontinento. Ĝi male tuj subskribis, komence de 2016, novan interkonsenton pri aŭtomata transdono, la « orwell-a » « Ŝildo de konfidenceco » (Privacy Shield), interŝanĝe kontraŭ la garantio de la direktoro dei la usona Nacia Inform-Servo, ke neniu« amasa sendistinga kontrolado » estos praktikata – promeso, ĵuro !
Tiel sufiĉas ŝalti sian lertan telefonon por praktiki import-eksporton sen tion scii. En la momento, kiam la batalo kontraŭ la granda transatlantika merkato kunigas milionojn da oponantoj, la reaserto de la elektronika libermerkato ne kaŭzis apartan reagon.

La ekzisto kaj amplekso de la mobilizo pri tiuj temoj orientos la estontecon de la « cifereca laboro » al unu el la vojoj, kiuj jam skiziĝas. La unua, tiu de malvenko sen batalo, firmigus la statuson de la uzanto komerca agento de siaj propraj datumoj. Laŭ tiu modelo imagita en Usono komence de la 2010-aj jaroj de Jaron Lanier, informadikisto kaj guruo de la virtuala realeco, « Ekde kiam persono iel ajn kontribuas, eĉ tre malmulte al datumbazo, (…) li ricevos nano-pagon proporcian al la amplekso de la kontribuo kaj al la valoro kiu elrezultas. Tiuj nanopagoj adiciiĝos kaj fondos novan socian kontrakton [8] »
Ĉiuj (nano)komercistoj !

La dua vojo estas tiu de reiniciatemo de la ŝtatoj. En Usono, ekde la komenco de la 2010-aj jaroj kaj la plifortiĝo de malabundaj politikoj, incitiĝo kreskas kontraŭ la granda imposta ŝtelo praktikata de la altteknikaj entreprenoj. Marĝene de la komencitaj proceduroj kontraŭ Google fare de la eŭropa Komisarejo pri konkurenco kaj de la diversaj naciaj enketoj pri fraŭdoj, en Francujo ĝermis la ideo imposti la teknikajn entreprenojn laŭ la valoro kreita per la personaj datumoj. En sia raporto pri la impostado de la cifereca sektoro, la altfunkciuloj Nicolas Colin kaj Pierre Collin luktas por ke « Francujo retrovu la povon imposti la profitojn venantajn el la « senpaga laboro » de la interretanoj loĝantaj sur la franca teritorio » laŭ la principo « predanto-paganto » [9].

Sin apogante sur ĉi tiu metodo, la sociologo Antonia Casili proponis, ke tiu imposto financu bazan senkondiĉan enspezon. Tiu enspezo, li klarigas, estus konsiderata samtempe « kiel ilo por emancipado kaj kiel kompenso pro la cifereca laboro [10] ». La transformado de la demando pri la personaj datumoj en progreseman politikan demandon trovas ĉi tie formuladon. Oni povas imagi aliajn, kiuj baziĝus ne sur la komercigo, sed sur la socialigo.

Sur la kampoj de transporto, de sano, de energio, la amas-informaĵoj ĝis nun estis uzitaj nur por apliki la malabundo-politikojn kaj realigi ŝparon. Ili same bone povus kontribui plibonigi la urban trafikon, la san-sistemon, la atribuadon de la energiaj riĉaĵoj, la edukadon. Anstataŭ aŭtomate migri trans la Atlantikon, ili povus iri al internacia agentejo de datumoj sub la respondeco de la Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj por edukado, scienco kaj kulturo (Unesko). Laŭŝtupaj rajtoj je aliro reguligus la eblojn konsulti kaj uzi ilin : aŭtomate por la koncernaj individuoj ; senpaga sed anonimigita por la lokaj komunumoj, la publikaj esplor- kaj statistik-centroj ; ebla por la animantoj de nekomercaj kolektive utilaj projektoj.
Male, la aliro de la privataj agantoj al la valora krudmaterialo estus kondiĉita kaj pagebla : prioritato al la komunaĵo, ne plu al komerco. Koneksa propono, sed konsiderata je la nacia skalo, laŭ vidpunkto de suvereneco, estis detaligita en 2015 [11]. Internacia Agentejo tamen prezentus la avantaĝon grupigi dekomence ĉirkaŭ striktaj normoj aron de landoj sentemaj pri konfidenceco kaj dezirantaj kontesti la usonan hegemonion.

Kolero kiu eraras pri la objekto
LA NECESA elano por popularigi la proprieton kaj socialigitan uzon de la datumoj ankoraŭ stumblas kontraŭ sento de teknika malsupereco, kiu kunigas la « Estas tro kompleksa » kaj la « Oni nenion povas kontraŭ tio ». Sed, malgraŭ sia komplikeco kaj sia implikita leksiko, la cifereca sfero ne estas apartigita de la cetera socio, nek lokita en politika sengraviteco. « Multaj projektintoj de la Interreto bedaŭras pri tio, kio fariĝas sia kreaĵo, sed ilia kolero eraras pri sia objekto, observas la kritika esploristo Evgeny Morozov  : la kulpo ne estas de tiu senviva ento, sed de la maldekstrularo, kiu montriĝis nekapabla proponi solidajn politikojn en la kampo de teknikaroj, politikojn kapablajn kontraŭbatali la novigon, la « renversadon », la privatigon antaŭenigitan de la Silicia Valo [12]. »

La demando ne plu estas, ĉu okazos debato ĉirkaŭ la regado de la ciferecaj riĉaĵoj, sed ĉu progresemaj fortoj partoprenos tiun alfrontiĝon. Depostuloj tiaj, kiaj la demokrata realproprigo de la retaj komunik-rimedoj, la emancipiĝo de la cifereca laboro, la proprieto kaj la socialigita uzo de la datumoj logike pludaŭrigas lukton de du jarcentoj. Kaj malsukcesigas la fatalismon, kiu nepre situigas la estontecon ĉe la vojkruciĝo de kontrolanta ŝtato kaj predanta merkato.
Pierre RIMBERT
Descripción: http://eo.mondediplo.com/charte/puces_vertes.gif Tradukita de: 
Jeanne-Marie Cash
el la franca 
[1] Bruce Schneier, Data and Goliath. The Hidden Battles to Collect Your Data and Control Your World, W. W. Norton and Company, Nov-Jorko, 2015.
[2] Dallas W. Smythe, « On the audience commodity and its work », en In Dependency Road : Communications, Capitalism, Consciousness, and Canada, Ablex, Norwood (Ŭsono), 1981.
[3] Kurt Wagner, « You’re more valuable to Facebook than ever before », re/Code, 27-a de julio 2016.
[4] Vd. Aparte la ret-revenuon Triple C,www.triple-c.at
[5] Trebor Scholz (sub la dir. de),Digital Labor. The Internet as Playground and Factory, routledge, Nov-Jorko, 2012.
[6] Chuck Tannert, « Could your personal data subsidize the cost of a new car ? », The Drive.com, 18-a de julio 2016.
[7] Dan Charles, « Should farmers give John Deere and Monsanto their data ? », 22-a de januaro 2014,www.npr.org
[8] Jaron Lanier,Who Owns the Future ?, Simon & Schuster, Nov-Jorko, 2013.
[9] Nicolas Colin kaj Pierre Collin,Mission d’expertise sur la fiscalité de l’économie numérique, La Documentation française, Parizo, 2013.
[10] Dominique Cardon kaj Antonio A. Casilli, Qu’est-ce que le Digital Labor ?, INA Éditions, Parizo, 2015. Vd Mona Chollet, « Le revenu garanti et ses faux amis »,Le Monde diplomatique, julio 2016.
[11] Pierre Bellanger, « Les données personnelles : une question de souveraineté »,Le Débat, n-ro 183, Parizo, januaro-februaro 2015
[12] Evgeny Morozov, Le Mirage numérique. Pour une politique du Big Data, Les Prairies ordinaires, Parizo, 2015. Vd ankaŭ Thomas Frank, « Les démocrates américains envoûtés par la Silicon Valley »,Le Monde diplomatique, marto 2016.
 La aŭtoro  Pierre RIMBERT 

Descripción: http://eo.mondediplo.com/charte/puces_vertes.gif

sábado, 10 de septiembre de 2016

AMO-seminarioj, la trejnado por aktivula maturigo kaj esperanta rejiunigo.

Laŭ historiaj atestoj, ŝajnas de L.L.Zamenhof, kreinto de Esperanto, pensis ke la disvastigado de la internacia lingvo estos tre facila afero nur danke al memlernantado kaj instruado al proksimulo...
Tamen dum pli ol jarcento de disvastigo kaj instruado, rapide aperadis gramatikojn kaj manlibrojn kaj instruistoj  por lernado kaj instruado.
Plie ankoraŭ, tuj oni komprenis ke ne ĉiuj havas sufiĉan kapablon por esti instruisto. Malpli instruisto de lingvo.
Jam ekde la jaro 1908 oni starigis ligo de esperantistaj instruistoj... kiu poste nomiĝis ILEI, la nuna "Internacia Ligo de esperantistaj instruistoj".
En la nuna aktualaj tempoj de teknologia progreso kaj novaj instruadaj metodologioj, la instruado de lingvoj tute ŝanĝis.
Eĉ oni malkovris ke por esti instruisto aŭ aktivulo de la Esperanto Movado, oni bezonas taŭgan trejnadon...
Jen, naskiĝis AMO-Seminarioj por "Aktivula maturigo" apenaŭ antaŭ tri jaroj.

Nu jen ĉitie, la nova UEA estrarano pri tiaj ĉi Seminarioj resume raportas pri la afero en la lasta Revuo Esperanto de UEA. Leginde.

AMO-Seminarioj - Sara Spanò.

La programon de UEA pri Aktivula Maturigo (AMO) mi kunordigas, kiel estrarano de UEA pri Aktivula Trejnado, portante plu la stafeton de Stefan MacGill, lanĉinto de la AMO-programo en 2013 kaj ĝia nelacigebla konkretiganto.
Ni komencu, antaŭ ol transiri al la planoj por la dua duono de 2016 kaj 2017, per “resumo de la pasintaj epizodoj”.
 Nome, ni rekomencu de 24. AMO-24 (Odense, Danio, 16-17 aprilo 2017) estis seminario kiu konsistis el tri partoj: “FLAM/FLOM-analizo” pri la dana (kaj parte pri la skandinava) movado; “Kiel marki jubileojn”, dum kiu estiĝis valoraj ideoj por celebri la Zamenhof-Jaron 2017; “Danlando kaj la mondo”, por priesplori kaj identigi la ĉefajn engaĝeblojn de la dana LA je internacia nivelo, en la perspektivo pliinternaciigi la tiean movadon.
 Informado aperis tre ofte en la pasintaj seminarioj, kaj seminarioj kiuj fokusiĝos pri tiu ĉi temo estos aparte allogigitaj, ĉefe en la perspektivo de la Zamenhof- Jaro 2017 agnoskita de Unesko, dum kiu la informaj agadoj atendeble multobliĝos je pluraj niveloj por konsciigi la eksteran publikon pri la figuro kaj la aktualeco de la idearo de Zamenhof okaze de la centjara datreveno de lia forpaso. 
 La valorigo kaj la diskonigo de altkvalitaj kaj signifaj kulturaj produktoj povas esti unu el la plej efikaj vojoj por konsciigi la eksteran publikon pri Esperanto, ĝia komunumo, ĝia idearo.
 La du paralelaj seminarioj AMO-25, Usono (28-a de junio - 7-a de julio 2016), lige al Kino-Teatro-Festivalo, kaj AMO-26 (Herrera del Duque, Hispanio, 29-a de junio - 1-a de julio 2016) alfrontis ankaŭ la ligon inter kulturaj kaj informaj agadoj. Tiu seminario estis rekorde bone raportita per filmado de multaj eroj.

 La laboro de AMO evoluas je du niveloj: ne nur nepras kapabligi aktivulojn, sed ankaŭ kapabligi la kapabligontojn, nome trejni la trejnistojn.

 AMO-27 okazis kadre de la 72-a Internacia Junulara Kongreso (Vroclavo, Pollando, 16-23 julio 2016). Ĝi estis la dua parto de la unua AMO-seminario por trejnistoj kun junulara celgrupo (SUPERAMO 1), danke al la projekto, subvenciita de Eŭropa Unio, “ETEY-Empower Trainers, Empower Youth!” (nome “Povigu Trejnistojn, Povigu Junularon!”), kunordigita de TEJO. Dum la seminario, la 17 novbakitaj trejnistoj engaĝitaj en la projekton havis la ŝancon ekpraktiki la akiritajn konojn.
Unu el la plej pozitivaj konkretaj efikoj de SUPER-AMO 1 estis trejnsesioj pri strategia planado gvidataj dum la Kleriga Lundo kadre de la 101-a Universala Kongreso de du el la novaj TEJO-trejnistoj, Michael Boris Mandirola kaj Enric Baltasar.
 Lige al la Jaro de la Lernanto, kunlabore kun ILEI, difinatas planoj pri AMOseminario kadre de la 5-a ILEI-Seminario en Orienta Azio (Quangzhou, Ĉinio, 2-3 novembro 2016), antaŭ la 8-a Azia Kongreso de Esperanto (3-6 novembro 2016). 

 La trejna agado en Afriko antaŭeniros, kunlabore kun TEJO, kunordiganto de ampleksa kapablo-konstrua kunlabora projekto inter Eŭropo kaj Afriko, kies unua renkontiĝo baldaŭ okazos en Benino kaj Togolando, la lando kie venontjare okazos la 73-a IJK.

 Laŭ la antaŭaj planoj, AMO-seminario okazos kadre de la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto (Bunda, Tanzanio, 24-31 decembro 2016). La planoj por 2017 konkretiĝos per alia iniciato pri trejnado de trejnistoj, sed kun fokuso al plenkreska celgrupo.

 SUPER-AMO 2 (Munkeno, marto 2017) estos plia AMO-seminario por trejnistoj (SUPER-AMO) danke al la dujara projekto pri trejnado de trejnistoj kun plenkreska celgrupo “TTT - Train The Trainer!” (nome “Trejnu la Trejniston!”) subvenciita de Eŭropa Unio kaj kunordigata de la Bjalistoka Esperanto-Societo.
 Kunlabore kun la Komisiono de UEA pri Meza Oriento kaj Norda Afriko, post la sukcesa sperto en Turkio kun AMO-23 kaj lige al la Jaro de la Lernanto, AMO reaperos kadre de la 10-a Mezorienta Esperanto Kunveno kaj 1-a Kaŭkaza EsperantoKunveno (Tbiliso, Kartvelio - Erevano, Armenio, 31-a de marto – 3-a de aprilo 2017).
 Pli kaj pli firmiĝas la planoj pri AMOseminario fokusita pri eksteraj rilatoj en 2017, okazonta en Novjorko, urbo kie situas unu el la sidejoj de Unuiĝintaj Nacioj, kie UEA estas reprezentata.
 Substrekindas ke pli kaj pli sperta kaj kompetenta reprezentantaro estas nemalhavebla je ĉiuj niveloj de potenciala kontakto kun la instancoj (loke, lande, internacie); sekve, prioritatigo de tiu ĉi temo nepras, ĉefe okaze de la Zamenhof Jaro 2017, dum kiu antaŭvideblas ke la kontaktoj kun diversnivelaj instancoj kaj kun la Unesko-komisionoj pliintensiĝos, kadre de la konsciiga agado ligita al la venontjara datreveno agnoskita de Unesko.

AMO-LIMA (Les Brenets, Svislando, 23-28 majo 2017) okazos kunlabore kun ILEI, kadre de la Jaro de la Lernanto.

 Instiga kaj entuziasmiga instruisto ja kernas por la maturigo de niaj aktivuloj; tial, la seminario havos kiel celgrupon gvidantojn de instrua/lerna agado, kaj pritraktos instrustrategiojn, instrutaktikojn, uzadon de taŭgaj teknikiloj por instruado, motivadon kaj aktivigon de lernantoj.
 Lige al la Jaro de la Lernanto, okazos seminario kadre de la 52-a Brazila Kongreso de Esperanto kaj de la samtempa 37-a Brazila Esperanto-Junulara Kongreso (Sorriso, Brazilo, 15-18 junio 2017).
 Jam valoraj proponoj pri la temo estis faritaj de la organizantoj.
 Se resti en Ameriko, estas jam planoj reokazigi AMO-NASK en junio 2017; AMO dum NASK estas unu el la plej stabilaj karakterizoj de la ĝisnuna historio de la programo.
 Lastatempe alvenintaj kaj plurpritraktotaj proponoj rilatas al la okazigo de AMO-seminario dum la venontjara Japana Esperanto-Kongreso (novembro 2017) kaj pri okazigo de AMO en Greziljono, lige al unu el la eventoj planataj kadre de la riĉa kalendaro de la tiea Kulturdomo.

Esperanto, jul-aug 2016 pagh 155

viernes, 9 de septiembre de 2016

Kiuj jam havas atombombojn ne volas ke aliuj havu...


Hipokrituloj posedantoj da miloj de atombombojn sufiĉajn por detrui la tutan mondon, skandeleme protestas pro la nova eksplosio en Nord-koreio...

La amasmedioj ĉiam manipuladas la publikon laŭbezone... Ŝajnas ke en tiu ĉi mondo multaj nacioj ne estas sufiĉe bonaj por havi atombombojn...
Kiu estas la nacio pli bona el ĉiuj? Por la amasmedioj: Usono, kiu kuraĝis uzi atombomboj kontraŭ Japanio por "eviti pli da mortintoj dum la dua mondmilito". T. e. pro la bonkora kaj pacema agado de Usono en ĉiuj militoj... kaj nun en la batalado kontraŭ "terorismo".

Ĉu iu povas nei tion? Ne, preskaŭ ĉiuj nacioj unuiĝas kune al UN je la kondamno al la fia agado de Nord-Koreio...

Tamen neniu informas ke en la Suda Koreio estas granda provizejo de atombomboj en militbazoj de la Usona armeo...

Kaj kiu dividadis Koreion antaŭ pli ol kvideko da jaroj?
Inter norda kaj suda Koreio  regas ankoraŭ la milita stato - t.n.  "armistico" estas nur batalhalto... batalo kiun Usono nek Suda Koreio  nun kuraĝus repreni...

La hipernaciistoj Obama, Hollande, Merkel kaj aliaj, kune subtenas militojn tra la mondo, kaj la NATO posedas aron de sufiĉajn atombombojn. Tamen tiuj ĉi estas en "bonaj" mnoj .. Plie ke la pacema Svislando en kies bankaro koletiĝas la tuta mono de la rabistoj de la mondo, donas sufiĉan senfinan financadon al armilan industrion kaj militojn...


Do se iuj ajn nacioj, aŭ "teroristoj" krom la publike  konataj, sekrete havas atombombojn, trankviliĝu... La plej bona Usono, klopodos eviti pliajn mortintojn kaj scias kion fari por malaperigi tian specon da teroristaro.-


Kial Nordkoreko bezonas havi la atombombojn?
Pri tio ĉi la okcidenta ĵurnalaro nenion informas....
La atomarmado de Nordkoreio, estas respondo a la atomarmiloj de Sudkoreio, kiujn Usono havas en la lando.

Ekde multaj jaroj Nordkoreio proponis reŭnŭiĝo de la du Koreioj, en kiu -kulpe de Usono- restis separitaj familianoj kaj parencaro...
La kondiĉo por reŭnuiĝo de ambaŭ Koreioj estas la tuta forigo  de ekxterlandaj trupoj  kaj de atomarmiloj en ambaŭ Koreioj.
La amaskomunikiloj de Okcidento, al la servo de la Uson-Brit-Eŭrop-Nato interesoj, dediĉas sin nur al kreado de abomeno por la Nordkoreio...

Kaj tiel, nek UN utilas por la pacigo de la mondo kaj por la unuiĝo de la homaro en plia solidara kaj fratema pacema interkomunikado: celo de la Esperanto-Movado.

(Resumo de kelkaj opinioj de la sociaj retoj).

La revo de la "fina venko" neniam haltos! Chu Esperanto la lingvo de la NWO?

 Ĉu EU sen la angla?

Vide el Bruselo

Kiom da esperantistoj revadis pri elekto de Esperanto kiel oficiala neŭtrala lingvo por la Eŭropa Unio! Kiom da ni leteradis al membroj de la Eŭropa Parlamento por substreki la bonajn ecojn de nia internacia lingvo! Kaj nun iuj el ni kredas, ke la eliro de Britio el EU donos novan ŝancon al la lingvo de Zamenhof.
Post la voĉdonado en Britio multaj en EU ekesperis ke la “Brit-eliro” donos novan memfidon kaj emon al EU post kvardek jaroj de la kontraŭema brita membreco. Ankaŭ en la lingva kampo iuj esperas je ŝanĝo de la reala lingva sistemo de EU. Sed certe estas tro frue por esperi, ke Esperanto fariĝos la nova lingvo.
Multaj franclingvaj aktivistoj kaj politikistoj pripensas la novajn ŝancojn de la franca por regajni la spacon perditan dum jardekoj pro la disvastiĝo de la angla.
La lingva “sistemo” de la Eŭropa Unio estas bazita sur la regulo №1 de la jaro 1958a. Efektive, ĉiuj membro-ŝtatoj de EU elektas lingvon, kiu hejme estas konstitucia lingvo, kaj ĉiuj aliaj EU-landoj devas kunsenti kun la elekto.
La prezidantino de la parlamenta konstitucia komitato Danuta Hubner opinias, ke post la Brit-eliro restas neniu membro-ŝtato, kiu elektis la anglan kiel sian oficialan EU-lingvon. Kaj ŝi pravas. Irlando elektis la irlandan, ĉar jam la angla estis oficiala EU-lingvo. Iom same, Malta elektis la maltan, kiam ĉi tiu malgranda insulo aliĝis al EU. Pro tio Hubner konkludas, ke necesas repripensi la oficialajn lingvojn en la Eŭropaj institucioj.
Franclingvaj aktivuloj vidas oran ŝancon ŝanĝi la direkton de historio ekde 1973, kiam Britio aliĝis al EU. Ja en la komenco de la Eŭropa integriĝo, fine de la 1950aj jaroj, nur la franca, germana, itala kaj nederlanda estis la oficialaj lingvoj. En tiu situacio la franca regis ankaŭ pro tio, ke tiam ĝi ankoraŭ estis konsiderata de multaj kiel la unua diplomatia lingvo en la okcidenta Eŭropo. Sed kun la kreskado de EU kreskis ankaŭ la nombro de la lingvoj – fine ĝis 24.
La franca iom post iom perdis sian influon, sed ankoraŭ meze de la 1990aj jaroj, antaŭ du jardekoj, ĉirkaŭ 40% de la oficiale tradukitaj dokumentoj estis skribitaj france kompare kun ĉ. 45% en la angla. Tiel oni ankoraŭ povis paroli pri dulingva sistemo.
Tamen la franca malgajnis la batalon kontraŭ la angla unue post la aliĝo de Svedio, Finlando kaj Aŭstrio en 1995, kaj eĉ pli draste post la pligrandiĝo de EU per pluraj landoj de la centra kaj orienta Eŭropo.
Nun malpli ol 4% de la dokumentoj tradukataj de la Komisiono estas origine skribitaj france, sed preskaŭ 90% angle. Hodiaŭ la lingvo de la kantistino Edith Piaf, verkisto Victor Hugo kaj filozofo Jean-Paul Sartre preskaŭ ne plu estas uzata por priskribi kaj diskuti gravajn aferojn inter eŭropaj politikistoj.
Tamen franclingvaj kaj esperantistaj aktivuloj forgesas gravan fakton. Por ŝanĝi la lingvan sistemon estas nepre bezonata interkonsento de ĉiuj EU-landoj. Esperanto povos fariĝi oficiala lingvo en la Eŭropa Unio nur se (1) unu el la EU-ŝtatoj elektos ĝin, kaj (2) ĉiuj ceteraj landoj konsentos kun ĉi tiu elekto. La angla verŝajne daŭre restos oficiala EU- lingvo, se almenaŭ unu lando kontraŭos, ke oni ŝanĝu la lingvan sistemon.
Hodiaŭ politikistoj kaj funkciuloj interkomunikiĝas angle en Bruselo. Antaŭ ŝanĝi la lingvan sistemon, Eŭropo devos instrui la novan lingvon – ĉu francan, aŭ Esperanton – al dekmiloj da homoj, kiuj laboras ĉi tie.
Dafydd ab Iago

Ĉi tiu artikolo aperis en la postkongresa aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto. -  http://sezonoj.ru/2016/08/bruselo-32/?utm_source=rss&utm_medium=rss&utm_campaign=bruselo-32

jueves, 8 de septiembre de 2016

Ĉiu lingvo ricevas influon de aliaj... Do evitendaĵoj en Esperanto.perfektiĝu Esperanton.


 La PLENA ILUSTRITA VORTARO DE ESPERANTO, estas la fundamenta vortaro de la internacia lingvo, kies las redaktoro estis teamo sub la gvido de Prof. G. Waringhien (1901-1991) kaj Michel Duc-Goninaz, Klaŭdo Roux kaj multaj aliaj por lastaj eldonoj, ĉiam sub la eldonado de SAT _Sennacia Asocio Tutmonda..
PIV estas nun libere konsultebla en interreto: http://vortaro.net/

Kiel ĉiuj lingvoj, Espernto ricevas influon de aliaj lingvoj, do ĉefe verkistoj devas esti pli atentema por eviti "neologismoj" aŭ facile esperantigi vortojn de aliaj lingvoj...

Prof. Rob Moerbeek, dediĉis sin al esplorado de malbona uzo de la lingvo: jen kelkaj evidentaj malboĵoj en la uzo de vortoj.

Evitenda en la korekta uzo de Esperanto. - Rob Moerbeek - 
Rev. Esperanto jul-jul 2016 paĝ 160.-

"Ĉi tiu lakona aldono al vortklarigoj en nia Plena Ilustrita Vortaro iom ofte pensigas: kial ni evitu la vorton?
Tamen PIV estas nia ĉefa komuna vortprovizo, kaj utilas ke ni unuece praktiku la lingvon. La kvanto da avertoj ne estas enorma, tamen mankas superrigardo kaj ni atentu la lernokapablon de aktivuloj, kiuj ĝenerale ne havas tempon nek energion por elekti, kion ili povas akcepti. Do limigo al la plej bezonataj elementoj konvenas.
 Jen unua provo pri nura trideko.
Ĉi-foje pri: absorbi, akademio (-a, -ano), alie, ambaŭ kaj..., Ameriko (a-a, -ano), anstataŭi, arbedo, arbetaĵ(ar)o, argano, daŭrigi -i, (heredita) de, demandi (konsilon), diĝita, disciplino, ebl: neebligi, eksperta, formato, hard- kaj softvaro, hejmo, idealismo, inciti, instituto, iono, kancerogena, kontroli, korespondi, arbar-kulturo, (ekzerco) kun laĉo, radiofono, redakcio, reserĉi, selekti.
Kaj eblus aldoni la ARK=arkaikaĵojn kaj multajn naciismojn. Interesaĵo absorbas nian menson, spongo sorbas likvon. Akademio estas aparta scienca/arta instanco, cetere ni uzu universitato, scienc(ist)o. Alie estas nur: alimaniere aŭ aliokaze, ne korelativo. Tiusence taŭgas aliloke.

Ambaŭ la kaprino kaj la brasiko odoras anglisme. Sufiĉu ‘kaj... kaj...’ aŭ: kiel la kaprino, tiel (ankaŭ) … Ameriko estas tuta kontinento. Cetere nacilingve ĝi plej ofte signifas Usono (sinekdoko). Anstataŭi estas roli anstataŭ: mi an stataŭas nian kasiston (ne pensu malice, nek aldonu ‘ol’ sub la influo de ‘antaŭ ol’), sed oni anstataŭigas la kasiston per roboto.
Arbedo arkaiĝis kaj splitiĝis en tuf- aŭ trunk-arbusto. La zamenhofaj arbetaĵo kaj arbetaĵaro fariĝis arbusto (vepro), respektive veprejo (makiso).
Argano subtenas borputon, sed en havenoj ni vidas gruojn. Jam la antaŭan fojon ni renkontis ‘daŭrigi’, do kun akuzativo: la (ŝparan) evoluigon.
Ĝenerale la plej freŝdata PIV evitas dusencecon: do heredita el de bonkora praonjo aŭ fare de dankaj gepranevoj. Se (o)ni demandas, (o)ni petas konsilon, kaj antaŭ ol peti (o)ni demandas ĉu (o)ni ne ĝenas.
Kvankam pluraj misuzas la venenan digitalon por indiki elektronikan retuzon, PIV malakceptas nur diĝita, pro- ponante (bonŝance ne ofertante) cife- reca.
Tamen modernuloj preferas ‘bita’. Ĉiam eblas nei, do neebla estu foje malebla.
Ek-sperto povas esti senintenca ambiguaĵo (du-sencaĵo). Por certeco utilas fakulo. Disciplino ofte estu fako. Formato ne plaĉas al PIV en la senco tekst- aŭ daten-aranĝo. Ĉu por eviti for-mato aŭ io form-ata?
Por hard- kaj soft-varo: aparataro kaj programaro. Fremduloj reiru – ĉu laŭ gastamuloj? – hejmlanden (hejmo ofte jam nulas). Idealismo ne identas kun ideismo, malgraŭ foja misuzo Inciti abelojn estas malproduktive; oni ekscitas, vekas la scivolon, apetiton kaj stimulas al agado. Instituto ne taŭgas kiel edukejo, malgraŭ naciaj nomoj (institucio). Iono tro pensigas pri pragreka gentopraulo aŭ ano, sed naturscience ni uzu jono. Kancerogena povus rilati nian here dan ekipon, do danĝeraĵo nomiĝu kanceriga. Kontroli la ondojn estas iom tempraba ludo. Prefere regemuloj uzu... regi, gvidi.

Korespondado postulas leterskribadon, kio ne nepras kiam rezulto respondas al investo.
Arbarkulturo memorigas pri nia ‘simiado’, pli moderne ni okupiĝas pri arbarkultivo. Se ni faras ekzercojn kun laĉoj, ni rekonas aŭ timas la iniciatemon de tiuj kunludantoj. Pli saĝe ekzerci sin per ili. (Male, kia riĉa fantazio, kiam infano ludas kun pilko aŭ pupo!)
Radiofono sonas kiel fona muziko (mia avino eĉ babiladis kun la ‘vireto en la radio’): radioricevilo ja estas plenbuŝo da silaboj: sekvu mian avinon! La finfina redakcio de vortaro montras la elĉerpan laboron de multaj sinsekvaj staboj. Foje oni celas ‘versio’. Eblas imagi ke reserĉo de la saĝula ŝtono postulas historian serĉadon. Scienculoj pri novaĵoj esploras. Se oni selektas teamon, daŭros genera- ciojn ĝis ni havos idealan – gene optimuman – futbaldekunuon.
 Laŭ PIV oni nur elektas. Ĉu aldoni ‘zorge’? Nun mi volus aldoni miajn ‘marotojn’ (amatajn ĉevaletojn). Sed ”nenio-tro”-u. -

martes, 6 de septiembre de 2016

Foje ankaŭ en "Esperantio" politiko kaj religio ne akordas.

 

Etel Zavadlav lasas la Ruĝan grupon.

[HeKo 613 2-C, 6 sep 16- esperantio.net ]

Sen. Etel Zavadlav, ruĝa grupestro, komunikis al la Konsulo ke ŝi ne plu estas ruĝano. "Mi demisias de ĉiuj ruĝaj ecoj, ĉar mi konvertiĝis al kristanismo" ŝi skribis.

La konvertiĝo okazis post longa restado en kroata "kristana komunumo por rehabilitado de dependantoj".

Elektite al la Senato per la voĉoj de klasbatalantoj kaj ateistoj, ŝi rezignas pri la posteno pro politika kohereco. Oni ne scias, ĉu ŝi tamen rekandidatiĝos por la nova mandato, en alia listo (ĉu la Blanka?). "Certe mi intencas dividi mian ateston en diversaj formoj, por doni gloron al Tiu Kiu min savis, kaj kuraĝigi aliajn kiuj pensas ke jam estas malfrue" ŝi deklaris.

Pro la rezigno de c-ino Zavadlav ŝian postenon okupus c-ano Elisée Byelongo Isheloke el Sud-Afriko, kiel unua el la neelektitoj de la Ruĝa Listo en 2011. Tamen la Senato ne plu kunvenos pro la mandatfino, tial ne eblas formaligi la anstataŭon. Ĝis 15 decembro 2016 (dato de la baloto) c-ino Zavadlav restos senatano ne enskribita al parlamenta grupo, kaj tial aŭtomate suspendita.-


http://etelzavadlav.weebly.com/
Okace de tia ĉi nekutima informo, ni sukcesas konti esperantistan verkistinon el Kroatio, kiu vere meritas nian atenton. La lingvo internacia havas milojn kaj milojn da verkistoj el ĉiuj landoj kaj kulturoj, kiuj bezonas esti konataj. Nu, deziru ni al Etel, jam for de la "ruĝa grupo" feliĉan novan agadon alie, kaj novajn poemojn aŭ novelojn en la internacia lingvo...! /-/