Komerco per Esperanto en Ĉinio
persona atesto de:
Aldrin Rodrigues Speck (el Brazilo)
(Revuo TRA LA MONDO, n 2. Aprila
2017 p. 35)
omerco
Mi loĝas en Ĉinio
ekde 2010, kiam mi alvenis por labori
kiel oficisto por Internacia
Komerco ĉe la ĉina
kompanio Da Vinci, posedata de
samideano Wang Tianyi
(Ĉielismo), ĉina
komercisto kaj gvidanto de la Esperanto-Asocio
de Xi'an (Siano).
Mi estis invitita de mia amiko
Silvio Kniess Mates (ankaŭ eminenta
brazila esperantisto) labori kiel tradukisto kaj
kvalita inspektisto en la tiam nova ĉina branĉo.
La kompanio operacias en eksterlanda
komerco, importado kaj eksportado de
diversaj produktoj de Ĉinio, Brazilo kaj Angolo
(Afriko).
Kiam mi venis al Ĉinio,
kaj konis iom pri tiu granda lando,
mia scio estis limigita al kelkaj fontoj: malnovaj
eldonoj de la revuo El Popola Ĉinio, filmoj
de Bruce Lee (Li Xiaolong) kaj iu libro verkita de
brazila ĵurnalisto Henfil, rezulto de ilia vojaĝo al Ĉinio
en la jaro 1977 (tuj post la morto de Mao
Zedong), en kiu li priskribas Ĉinion ankoraŭ sub
la influo de la Kultura Revolucio, kie ĉiuj
havis samajn vestojn kiel militan uniformon,
kaj la plej ofta rimedo de transporto estis la
ĉiea biciklo.
Tia estis mia
opinio pri Ĉinio, granda kaj stranga lando
(almenaŭ al miaj fremdaj okuloj de Okcidentano).
Sed kiam mi alvenis en 2010, mi trovis tute ŝanĝitan
landon kaj longe preter la stereotipoj
aldonitaj de ne tiel informitaj personoj.
Mi trovis novan
landon, viglan, vekitan el longa dormo, kun
granda energio, rigardantan la estontecon kiu
alvenas pli rapide, pli neatendite.
Ĉiuj diras al mi ke
Ĉinio estas kun 5000-jara civilizacio, sed la
konstruaĵoj en la urbo estas tute novaj,
plejparte sub 50 jaroj da aĝo.
Ĉinio, nova lando
kun miljara historio, interesa kombinaĵo!
Ĉio en miaj unuaj
monatoj tie ĉi estis malfacilaj, mi
devis adapti min al nova vivo,
malsamaj manĝaĵoj,
malsamaj kutimoj, kaj al la nova laboro kaj
ofico en kompanio.
La klimata ŝanĝo
estis aparte brutala. Mi naskiĝis kaj
kreskis ĉe la suda marbordo de
Brazilo, kun mildaj
someroj kaj vintroj, humida aero, abunda
pluvokvanto dum la tuta jaro, temperaturoj varias
de 30 gradoj (en la somero) ĝis 10 gradoj (en
la vintro).
En Xi'an, la vetero estas tre seka kaj
la temperatura varieco estas ĉ. kvardek gradoj
(35 en somero, 5 sub nulo vintre!).
Mi bezonis unu
jaron por alkutimiĝi al nova cirklo de
la naturo, kvankam ĝi havas siajn avantaĝojn,
kiel la ĝusta reguleco kaj antaŭvidebleco
de la sezonoj: vintro,
printempo, aŭtuno
kaj somero tre bone distingitaj kaj
stabilaj.
En Xi'an, la vetero ne alportas
surprizojn, ne kiel mia urbo, Florianopolis, kie
foje la 4 sezonoj okazas en la sama semajno (aŭ
tago!).
Ankaŭ la manĝaĵo en
Xi'an estas sufiĉe malsama de la nutraĵoj
en suda Brazilo, multe
da pipro kaj fortaj
spicoj, kiujn oni ne uzas. En kontrasto, en
Xi'an mi manĝis iom el la
plej bongustaj
nudeloj de mia vivo. Multaj malsamaj specoj de
pasto kaj spagetoj, kutime permane faritaj,
kiel Lanzhou-nudelo (Lanzhou Lamian), aŭ la aŭtenta
ĉina sandviĉo Rujiamuo, Paomuo (supo kun
hakitaj pano kaj viando de ŝafo). La manĝaĵo
en la urbo vere estas "dikiga", mi gajnis kelkajn
"ekstrajn duonkilogramojn" post kelkaj
semajnoj.
Por la unuaj du
jaroj de mia laboro, mi multe vojaĝis tra Ĉinio,
vizitante multajn
urbojn, ĉefe en la
oriento, en la marbordaj provincoj, kiuj
havas la ĉefajn eksportajn
industriojn.
Trajnovojaĝoj en Ĉinio
estas unika sperto, nova al mi.
En Brazilo la fervojoj estas malmultaj kaj
ĝenerale uzataj nur por transporti
eksportajn varojn kiel fera erco.
Pasaĝera
transportado ekzistis en la pasinteco, sed malaperis en
Brazilo, anstataŭigite per aŭto kaj buso (mallongaj
kaj mezaj distancoj) kaj aviadilo
(longdistanca).
Foje mi babilis kun
brazilano kaj mi diris ke oni multe vojaĝas
per trajno en Ĉinio, ŝi
faris esprimon de
miro kaj diris "Trajno? Jes, mia avino diris, ke
kiam ŝi estis juna, ŝi multe vojaĝis per trajno
en Brazilo." Por la ordinara brazilano, trajno
estas nostalgio de pasinta tempo, multaj
konsideras trajnon "malnova", malaktuala
teknologio, sed fakte tio estas tute erara.
Altrapidaj trajnoj en Eŭropo, Japanio kaj Ĉinio
estas la plej altnivelaj kaj efikaj rimedoj de
transporto en la mondo, permesante la
movadon de grandaj amasoj da pasaĝeroj sekure
kaj rapide. La alt-rapida fervojo havas la
avantaĝon ke ĝi ne bezonas longtempan
kontroladon(ĉeck-in). Krome, trajnaj stacidomoj
estas kutime konstruitaj en urbocentroj, dum
flughavenoj situas ekster la
randaj urboj, for
de la centra areo. La veturado al flughaveno
elspezas valoran tempon.
Ankaŭ en la komerca
mondo, mi rimarkis grandan kulturan
diferencon. En Brazilo (kaj
ĝenerale en
okcidento) negoco venas unue (la malnova proverbo
"Amikoj, amikoj, negoco estas aparta
afero"), tio estas, nur post plenumo de la transakcio (aĉeto,
vendo ktp) eblas amikeco inter la
komercaj partneroj.
En Ĉinio, ni devas
unue establi fidon inter la partneroj antaŭ
ol la interkonsento estas
farata, kio okazas
nur post vespermanĝo kun abunda kvanto da
alkoholaĵo (Baijiu), kaj devas respondi al
privataj demandoj (Ĉu edziĝinta?
Ĉu vi havas
infanojn? Kiom da infanoj?). Nur kiam ambaŭ flankoj
konas unu la alian pli bone, oni havas
bazon por fido kaj subskribi kontrakton. Sen
reciproka fideco, oni malfacile povas havi longdaŭran
komercan rilaton, precipe en la kampo
de internacia komerco.
Ankaŭ ekzistas
diferencoj rilate al la percepto de
negocoj. Kiam brazila kaj ĉina
komercistoj
diskutas pri varoj (eksporto al Brazilo, ekzemple)
por havi favoran prezon
de la varoj, la brazilano
diros "granda aĉeto ". Sed por ĉinoj,
"granda aĉeto" signifas 100 kontenerojn (25
tunoj da kapacito) dum por la brazila komercisto,
limigita de la skalo de sia merkato, multe pli
malgranda en populacio, 5 konteneroj jam
estas "granda" negoco, kiu kaŭzas
miskomprenojn kaj ĉagrenojn por ĉiu flanko.
Kiam iu
kontraktas en la ĉina merkato oni rekomendas
atenti pri la esperoj de la ĉina
partnero en pli
realisma nivelo, ĉar en Ĉinio oni kutimas al granda
volumeno da produktado kaj vendoj, tiel
evitante problemojn en la negoca rilato.
Tamen, malgraŭ la
grandaj diferencoj inter niaj landoj, kaj
kulturaj kaj ekonomiaj, Ĉinio kaj Brazilo estas
naturaj partneroj kies ekonomioj kompletigas unu la
alian, en komuna gajno (win-win), rilato
destinita por longdaŭri, tiel mi deziras longe loĝi
en Ĉinio, ĉinlingve Lando de la centro, eble dum
multaj jaroj. //-
Aldrin Rodriguesc Speckk